Aŭstralia Esperanto forumo

Hosted by freeforums.org
It is currently Sat Dec 19, 2009 11:37 am

All times are UTC + 10 hours



Welcome
Welcome to australiaforumo

You are currently viewing our boards as a guest, which gives you limited access to view most discussions and access our other features. By joining our free community, you will have access to post topics, communicate privately with other members (PM), respond to polls, upload content, and access many other special features. Registration is fast, simple, and absolutely free, so please, join our community today!




Post new topic Reply to topic  [ 12 posts ] 
Author Message
 Post subject: Ĉu "ci" estas utila vorto?
PostPosted: Thu Oct 15, 2009 8:59 am 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 9:56 pm
Posts: 78
Location: St Kilda
En pluraj lingvoj ekzistas pronomo por indiki ĉu oni parolas al unu persono aŭ al pluraj personoj.

En la ĉina lingvo "ni" signifas "vi" sed por unu sola persono, kaj "nimen" signifas "vi" plurale (pli ol unu alparolato). La ĉinaj vortoj ankaŭ portas tonojn - malfacile reprezentebla ĉi tie, sed ne signifa en ĉi afiŝo ĉar la aldono de "men" donas la pluralon al la pronomoj.

En la indonezia (aŭ malaja) lingvo ekzistas pluraj vortoj por la singulara "vi", ekz. anda, kamu, mu, kiuj ankaŭ portas signifon pri la socia rilato inter la parolantoj. La plurala "vi" estas "kalian".

Mi pensas ke "ci" portanta signifon de socia rilato, intimeco, estas fremda al la spirito de Esperanto kvankam bone konata en pluraj eŭropaj lingvoj (kulturoj?). Mi subtenu tamen, decidon uzi pronomon "ci" por indiki, aŭ emfazi, singularon kaj "vi" por indiki la pluralon.

Kion ci pensas? Fakte, mi volas scii kion vi pensas?


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Ĉu "ci" estas utila vorto?
PostPosted: Thu Oct 15, 2009 2:08 pm 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 10:45 pm
Posts: 55
Location: Melburno
Kiam mi lernis Esperanton, mi lernis ke se mi alparolas unu personon mi diras "ci". Se mi alparolas du au pli, mi diras "vi". La nura diferenco inter "ci" kaj "vi" estas ke unu estas por la singularo la alia por la pluralo same kiel en la araba. Mi uzis tiun sistemon sen problemo gxis mi migris al Australio.
En Auxtralio mi eksciis ke homoj ofendigxas se mi uzas "ci" cxar por ili tio estas signo de granda familiareco au ecx supereco.
Mi bedauras tion.Lingvo , kiu volas esti simpla sed tamen preciza devus distingi la pluralon kaj la singularon.
Mi supozas ke la angloparolantoj havis grandan influon en tio same kiel la uzantoj de lingvoj , kiuj enhavas gxentilan formon. La ekvivalenton de "ci" oni uzas por infanoj de malaltaj klasoj au servistoj ktp.

_________________
mfmt


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Ĉu "ci" estas utila vorto?
PostPosted: Thu Oct 15, 2009 6:14 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Kiam mi estis en Europo mi ne memoras iam ajn audi "ci", sed mi konsentas ke povus esti bona ideo distingi inter la pluralo kaj la singularo por "vi". Inter tiuj kiuj uzas "ci" sxajne estas 2 kategorioj. Iuj uzas gxin por imiti la francan "tu" kaj mi certe tre kontrauas tiun ideon, cxar gxi ja estas ligita kun la ideo ke oni devas montri pli da respekto al iuj personoj ol al aliaj, oni tiam ne traktas cxiujn same, kaj krome estus ofte problemoj decidi kiun formon uzi.

Bedaurinde sxajnas al mi, ke plejmultaj personoj komprenis "ci" kiel la francan tu kaj ne simple kiel singularan formon de vi. Hierau mi ricevis leteron de australia esperantisto, kiu ne hezitis nomi Marcel frenezulo pro lia uzo de "ci". Mi pensas, ke vi renkontis tiun esperantiston en Sudameriko, Franciska. Cxiukaze li tuj pensis pri la uzo de ci por anstataui la francan tu kaj li tute ne pensis pri la uzo de ci por havi singularan formon.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Ĉu "ci" estas utila vorto?
PostPosted: Thu Oct 15, 2009 9:25 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
En la nova lernolibro de Penny Vos, sxi jam skribas pri "ci" en la 6a leciono, sed nenia mencio ke oni uzu gxin kiel singularan formon de "vi". Krome sxi sxajne miksas "tu" kaj "vous". En la franca "vous" estas la formo kiu montras plian respekton kaj fakte sxi sxajne donas al "ci" la signifon de "vous" kaj ne de "tu".

"Use your judgement about whether to share with your students the rarely
used word “ci” meaning “thou”, a respectful form of “you” found only occasionally in
literature and prayers, and used by some French-speaking Esperantists as a translation
of “tu”. Another rare word is “oni”, which is “one”, as in “one should clean one’s
teeth”. Teach it if there is time and capacity."


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Ĉu "ci" estas utila vorto?
PostPosted: Sat Oct 31, 2009 12:17 pm 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 10:45 pm
Posts: 55
Location: Melburno
Mi tute ne komprenas kial tiuj, kiuj skribis pri "ci" en tiu forumo limigas la uzon de "ci" al francaj esperantistoj,kvazau "ci" estus nur imitajxo de la diferenco inter "tu" kaj "vous" en la franca.
Cxu ankau en la germana, la itala, la hispana.....ne estas la sama diferenco inter pronomo por alparoli konatulon ( nur unu) kaj pronomo por meti pli da distanco inter la du alparolantoj?
Bonsxance la disvastigo de la libro, en kiu la autoro ne bone komprenas la uzon de "ci" kaj de "oni" ne estos tre vasta. Imagu kiom da infanoj kaj instruistoj erarus , se gxi atingus la celitan celon? Kaj kiom da eraroj estas en gxi entute?
Sxajnas al mi ke la unua tasko de tiuj, kiuj proklamas ke ili dedicxas sian tempon al la sukceso de la projekto de la autoro de la lernolibro, devus esti revizii la libron kaj korekti la erarojn... pli bone antau gxia presado . Sed pli bone nun ol neniam . Tio estus efika helpo. Au cxu estas nur afero de opinio?
Mi ankau komprenas ke por kelkaj homoj preferindas ofendi la gramatikon ol ofendi "amikon".

_________________
mfmt


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Ĉu "ci" estas utila vorto?
PostPosted: Sat Oct 31, 2009 3:21 pm 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Laû mia opinio oni trovas "ci" kaj "oni" en chiuj lingvoj. Almenaû en la lingvoj komprenataj de mi. Certe oni tiel parolas en la germana, sed ankaû en la skandinavaj lingvoj. En la germana kiel ankaû en la skandinavaj lingvoj oni tre ofte uzas "du", kiu signifas "ci" parolante al hundoj, infanoj kaj gekamaradoj kaj geamikoj, parencoj ktp. Kiam oni alparolas fremdulon oni devas uzi "De", kiu fakte signifas "ili". Do se oni renkontas sur la shoseo vagabondon, oni fakte devus alparoli lin per "De", sed neniu iam ajn faris tion pro la simpla fakto, ke li ja estas vagabondo. Al vagabondoj oni chiam diras "du", eble char oni konsideras ilin hundoj.
Sed al membroj de la regha familio oni chiam diras "De" kaj ofte oni aûdas ankaû "Via(j) Regha(j) Moshto(j). Tre malmoderna alparolformo, chu ne? Mi chiam kredis, ke ni chiuj egalas, sed evidente iuj egalas multe pli ol aliaj. Komprenu tion, kiu povas, mi ne povas.
Sed tempoj shanghighas, kaj iom post iom chio farighas multe pli akceptebla. Nuntempe oni en tuta Skandinavujo alparolas chiujn per "du", kaj se oni parolas al pli ol nur unu persono samtempe, oni uzas "I", kiu fakte signifas "en", ghuste pro tio, ke ni chiuj egalas. Kiam oni estas kaptata en la mezo de la nokto de policisto, tiu alparolas onin per "du" kaj oni respondas parolante al li per "du". Nur al la regha familio oni ankoraû ne rajtas paroli tiel. Eble la reghuloj konsideras sin mem iom pli altaj ol ni. Sed ankaû tio plibonighos. La popolo estas la popolo, tiuj, kiuj pagas al la regha familio, kiel ankaû la salajrojn al policistoj, leghistoj kaj jughistoj. Respektu do la popolon kaj alparolu ghin per "du", aû parolante Esperanton per "ci". Ni vivas en demokratia mondo, chu ne? Se vi opinias, ke ni ankoraû ne vivas en demokratia mondo, laboru kaj strebu por ke la mondo farighu demokratia !


Top
 Profile  
 
 Post subject: korekti erarojn por helpi plialtigi lingvonivelon
PostPosted: Sat Oct 31, 2009 5:29 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Kion fari por paroli esperanton pli kaj pli bone? Provi uzi esperanton kiom eble plej ofte ecx kun samlandanoj kaj peti personojn atentigi nin pri la eraroj kiujn ni faras. Se neniu korektas, la personoj ne konscias pri la eraroj kaj do daure refaras la samajn erarojn. Sed multaj australiaj esperantistoj pensas ke estas pli facile por ili paroli la anglan do ili ne ekzercas paroli en esperanto kaj ne progresas.

Krome tiuj samaj esperantistoj tute ne eltenas korektadon de eraroj. Por ili, se oni atentigas pri eraro gxi egalas al grava insultado. Komence de tiu cxi monato mi ja skribis al Penny Vos por atentigi ke sxi uzis en la lernolibro akuzativon por subjekto de frazo, ke sxi uzis la literon "z" anstatau "s". Kaj jen sxia cxarma respondo:
"People who pick faults rather than recognizing good will, hard work and concrete achievements stunt the movement" (Personoj kiuj atentigas pri eraroj anstatau agnoski bonajn intencojn, grandan laboron kaj realajn rezultojn, malhelpas al la movado).

Kaj la prezidanto de AEA ankau ne eltenas kritikojn rilate al sia esperanto uzo. En la oficiala forumo de AEA ni trovas tiun belan frazon de Diano:

"You have made me feel so ashamed of writing in Esperanto that I will stop my pitiful effort, if my Esperanto is that bad." Anstatau senti bezonon uzi esperanton pli ofte por plibonigxi, sxi reagas per eldiro, ke ne vere valoras provi.


Top
 Profile  
 
 Post subject: revizii la libron de Penny
PostPosted: Sun Nov 01, 2009 7:29 am 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Sunamanto, cxu vi jam forgesis, ke la plej lertaj australiaj esperantistoj ne plu estas membroj de AEA? Lau mi 2 esperantistinoj ja reviziis la libron de Penny. Mi skribis al unu el ili por atentigi ke ankorau restas gravaj eraroj, sed sxi tute ne respondis al mi. La reviziantinoj ja faras sian plej bonan, estu pardonema. La problemo estas ke la AEA estraro ne povas vere mem jugxi kiu estas kompetenta kaj do ne elektis la plej taugajn reviziantojn.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Ĉu "ci" estas utila vorto?
PostPosted: Sun Nov 01, 2009 9:22 am 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Jes, mi elkore konsentas kun la sentoj de Nicole ! Estas ankaû tre interese vidi, ke la du esperantistinoj, Penny kaj Dianne, ambaû respondas en la angla. Se ni vere deziras perfektighi en Esperanto, mi proponetas, ke ni inter ni rifuzu skribi kaj paroli la anglan. Esperanto estas la lingvo, kiun ni antaûenigu, chu ne? Ni fakte bezonegas estraranojn, kiuj komprenas tiun chi fakton !!!


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Ĉu "ci" estas utila vorto?
PostPosted: Sun Nov 01, 2009 10:28 am 
Offline

Joined: Sun Jun 28, 2009 5:51 pm
Posts: 7
Mi preferus uzi ci singularle (cxiel) kaj vi plurale. (ne pro distanco aù respekto)

Cxu uzo de "ci" parolante al Dio ene de Biblio kaj prejxoj (esperante kaj angle) influas iujn personojn opinii ke "ci" montras respekton ?


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Ĉu "ci" estas utila vorto?
PostPosted: Sun Nov 01, 2009 9:03 pm 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 10:45 pm
Posts: 55
Location: Melburno
Hetinjo, lau mi estas eraro pensi ke en Esperanto oni uzas "ci" aparte por alparoli dion, eraro farita de angla parolanto , kiu erare opinias ke la angla estas modelo por cxiuj lingvoj. Do se en la angla "thou" estas uzata por pregxi kaj alparoli dion, lau la logiko de tiu angla parolanto "ci" havas la saman uzon.
Bedaurinde tio estas unu el la problemoj pri Esperanto. Anstatau konsideri Esperanton kiel unu lingvan sistemon, kiu havas sian propran karakteron, multaj uzantoj de Esperanto provas trudi en Esperanton la karakterojn de sia nacia lingvo. Ili ne komprenas ke la du lingvoj estas du sistemoj,sendependaj unu de la alia.

_________________
mfmt


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Ĉu "ci" estas utila vorto?
PostPosted: Fri Nov 13, 2009 2:16 pm 
Offline

Joined: Sun Jun 28, 2009 5:51 pm
Posts: 7
Ni donu la lastan vorton al S-ro Zamenhof ! PIV pagxo 142
.............. "por forigi cxiun cxi tiun embarasojn, ekzistas nur unu rimedo : diri al cxiu, cxiuj kaj cxio nur "vi"... Cxio dependas nur de la kutimo".

Do, mi ankoraù bedaùras ke ne estas ebleco klare montri cxu singulare cxu plurale, sed certe mi ne kontrauos S-ron Zamenhof.. Cxu vi ?


Last edited by nicole on Sun Nov 22, 2009 7:52 pm, edited 1 time in total.

Top
 Profile  
 
Display posts from previous:  Sort by  
Post new topic Reply to topic  [ 12 posts ] 

All times are UTC + 10 hours


Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 1 guest


You cannot post new topics in this forum
You cannot reply to topics in this forum
You cannot edit your posts in this forum
You cannot delete your posts in this forum
You cannot post attachments in this forum

Search for:
Jump to: