Aŭstralia Esperanto forumo

Hosted by freeforums.org
It is currently Sat Dec 19, 2009 11:42 am

All times are UTC + 10 hours



Welcome
Welcome to australiaforumo

You are currently viewing our boards as a guest, which gives you limited access to view most discussions and access our other features. By joining our free community, you will have access to post topics, communicate privately with other members (PM), respond to polls, upload content, and access many other special features. Registration is fast, simple, and absolutely free, so please, join our community today!




Post new topic Reply to topic  [ 6 posts ] 
Author Message
 Post subject: Cxu krei novan sufikson por landonomoj?
PostPosted: Wed Oct 21, 2009 6:04 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Zamenhof havis du kategoriojn de landonomoj: tiujn bazitajn sur la landonomo kaj tiujn bazitajn sur gentonomoj. Lau mi tio ne estas tre bona ideo. Multaj esperantistoj ne pretas uzi tiun sistemon. Plejmultaj esperantistoj uzas multajn landonomojn kun la finajxo "io". Ankau tiu solvo tute ne estas ideala, cxar estas konfuzo cxu "i" estas parto de la radiko au parto de la sufikso kaj kiel decidi cxu uzi "ano" au ne por la enlogxantoj. Cxu ni aldonu "lando" al cxiuj landonomoj? Ankau tio ne tute praktikas, cxar ja estas radikoj kiuj finigxas per "land" kiel Nederlando, Islando. Do cxu krei tute novan sufikson? Kion vi pensas?


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Cxu krei novan sufikson por landonomoj?
PostPosted: Thu Oct 22, 2009 9:16 am 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Mi estas jam konvinkita ke ni devas uzi la Zamenhofan sistemon. Provu tion, kaj nelonge poste vi ne plu havos problemojn. Necesas iom pli profunde pensi ol oni ghenerale faras, sed tio ne malsanigas la cerbon. Plej facile estas pensi pri la mondo kvazaû ghi konsistus el du partoj, la malnova kaj la nova. La regnoj de la malnova mondo estis - aû eble ankoraû estas - regholandoj. Tiujn landojn oni logike nomas laû la originaj enloghantoj, char hodiaû oni loghas - aû almenaû devus rajti loghi - kie ajn en la mondo, char ni chiuj naskighis sur la planedo, kaj do rajtas transloghighi kiam kaj kien ajn. Se tio ne estas permesata, kulpigu la registarojn, kiuj daûre kreas kontraûhomajn leghojn kaj regulojn. Mi - kaj ne nur mi - havas du hundojn. Ili bojas kaj faras teruran bruon, kiam iu(j) alproksimighas al nia enirejo. Chu vi povas kompreni la komparon? Niaj registoj agas tute same kiel la hundoj. La ununura diferenco estas, ke la hundoj estas amikighemaj !
Se origine loghas danoj en iu lando, oni nomu tiun landon Danujo, aû eble Danlando.
Se iu(j) landoj ne estas enloghataj de nur unu gento, sed de multaj gentoj, ghi apartenas al la nova mondo, kaj tial ghia finajho estu "io". Tial oni diras "Aûstralio", char en ghi loghas tiom da malsamaj gentoj. Rimarku ke "io" estas tre maltaûga finajho. "Germanio" tute ne estas lando. La originaj enloghantoj estas germanoj, tial la lando nomighu "Germanujo". Laû Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto "Germanio" estas elemento, malofta metalo, atomnumero 32, atompezo 72,6. Same pri la lando de la francoj. "Francio" estas Elemento, atomnumero 87, atompezo 223. Estas multaj tiaj ekzemploj en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Mi petas vin mem konsulti ghin kaj ne plu uzadu la "io"-finajhon por la landoj de la malnova mondo !
Ankaû Nederlando, Irlando kaj Islando apartenas al la malnova mondo, sed char iliaj enloghantoj ne nomighas "nederoj", "iroj" kaj "isoj" oni ne povas uzadi "io" por la finajhoj de iliaj landoj. Tial en Esperanto necesas nomi la enloghantojn laû la nomo de la landoj. Tial la enloghantoj nomighas "nederlandanoj", "irlandanoj" kaj "islandanoj". Oni do aldonas la finajhon "ano" al la nomo de la lando, en kiu ili loghas. Pli multon mi povus diri pri tio, sed mi konsideras vin chiujn sufiche inteligentaj por mem vidi la logikon en chi tio. Chiun gloron al Zamenhof, kiu elpensis tion. Chu vi eble kredas, ke vi povas plibonigi tion?


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Cxu krei novan sufikson por landonomoj?
PostPosted: Fri Oct 23, 2009 7:45 am 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Bob, vi estas konvinkita ke ni devus uzi la sistemon de Zamenhof, sed bedaurinde nur malmultaj esperantistoj estas konvinkitaj kaj plej grave tiuj kiuj kreas lernolibrojn ne estas konvinkitaj. Mi jxus kontrolis la retejon de lernu.net En la kurso Vojagxu kun Zam, oni trovas la vortojn Belgio, ktp. Mi tute ne vidis la finajxon "ujo". Do kiel lernantoj uzos la zamenhofan sistemon se la lerniloj ecx ne mencias gxin? Kiel sukcesi konvinki la esperantistojn kiam ecx la plejmulto el la akademianoj ne estas konvinkitaj?


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Cxu krei novan sufikson por landonomoj?
PostPosted: Fri Oct 23, 2009 8:30 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Se vi deziras legi pli pri la landonomoj en esperanto, vi povas legi la libron Rusoj logxas en Rusujo. La 100 pagxoj de la libro estas legeblaj tie cxi http://www.bonalingvo.it/docs/rusojenrusujo.pdf


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Cxu krei novan sufikson por landonomoj?
PostPosted: Sun Oct 25, 2009 11:03 am 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Jes, mi jam antaû longa tempo legis la libron "Rusoj loghas en Rusujo". Do, logike, se oni nomas la enloghantojn 'rusoj', ili logike loghas en 'Rusujo', chu ne? Tio sama validas ankaû por regionoj, kiuj kompreneble ne estas landoj. Ekz. se la enloghantoj nomighas 'skandinavoj' ilia loghejo nomatu 'Skandinavujo', almenaû mi, kiu ne estas akademiano, facile povas kompreni tion. Sed se la lando nomighas ekz. 'Aûstralio', oni ne povas nomi ghiajn enloghantojn 'aûstraloj'. Chio devas fari sencon, sed mi, kiel jam dirite, ne estas akademiano, kaj tial oni ne bezonas aûskulti min !


Top
 Profile  
 
 Post subject: filmeto pri la landonomoj
PostPosted: Fri Nov 06, 2009 6:42 am 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Tie cxi vi povas rigardi kaj auskulti relative longan prelegon pri la landonomoj en esperanto.

http://www.ipernity.com/doc/29075/5145769


Top
 Profile  
 
Display posts from previous:  Sort by  
Post new topic Reply to topic  [ 6 posts ] 

All times are UTC + 10 hours


Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 1 guest


You cannot post new topics in this forum
You cannot reply to topics in this forum
You cannot edit your posts in this forum
You cannot delete your posts in this forum
You cannot post attachments in this forum

Search for:
Jump to: