|
Mi jxus audis esperantiston diri, ke li deziras, ke SBS aldonu subtitolojn en esperanto kiam ili montras novajxbultenojn en fremdaj lingvoj. Lau li personoj eklegos la subtitolojn kaj iom post iom komprenos esperanton kaj estos konvinkitaj pri la utileco de esperanto. Mi pensas, ke eble estus bona ideo havi subtitolojn en la angla, tiel la australianoj povos kompreni kiel fremduloj traktas la novajxojn kaj vidi cxu estas diferenco en la maniero lau kiu samaj novajxoj estas prezentitaj depende de la lando. Mi pensas, ke sugesti al SBS ke ili havu esperanto subtitolojn povus sxajni ege stranga ideo kaj kontribui al la ideo ke esperantistoj ne estas tre raciaj personoj. Esperanto ja devas farigxi pli videbla, sed tamen ni tre atentu kie. En iuj lokoj Esperanto ne vere taugas.
|