En la hodiaua radioelsendo de 3zzz Franciska esprimis deziron ricevi informojn pri la amaziga lingvo. Do mi esploris iom la reton kaj verkis artikoleton pri tiu temo. Jen gxi:
La berberaj lingvojLa Berberoj estas grupo de popoloj parolantaj lingvojn en la Afrikazia lingvaro. La plej multnombraj popoloj de la grupo estas Kabiloj, Ŝeluhoj, Tamazigtoj, Rifoj kaj Tuaregoj.
La berbera lingvo estas foje konsiderata kiel unu lingvo, kiu ankaŭ ricevas la nomon tamaziγ aŭ tamaziγt (tamazigto). Gxi havas plurajn dialektojn. Plej ofte tamen, oni dividas ĝin en pluraj malsamaj lingvoj
Berberaj lingvoj estas cxefe parolataj en Maroko kaj Algxerio.
En Maroko la du cxefaj berberaj lingvoj estas la lingvo Slush kaj lingvo Tamazight.
En Algxerio la cxefa berbera lingvo estas la kabilia
La Tuaregoj havas lingvon Tamashek. La Tuaregoj havas alfabeton nomitan Tifinagh.
La berberoj ofte preferas nomi sin la amazigoj. Amazigo signifas "liberaj homoj", sed tra la mondo ili plej ofte estas konataj kiel berberoj.
Araboj nomas la berberan lingvon "Shilha", la berberoj nomas sian lingvon kutime Tamazight . Gxi devenas iom de la malnova fenica lingvo. La lingvo Tamazight estas tre ricxa en konsonantoj, gxi havas 38 konsonantojn! Tamazight havas nur 3 vokalojn: a, i, u. Por skribi la lingvon kun latinaj literoj necesas uzi supersignojn kaj ecx la $ simbolo estas uzata por unu konsonanto. Por europanoj estas tre malfacile lerni cxiujn konsonantojn cxar la diferenco en sono sxajnas foje tre malgranda
Plej ofte la berberaj lingvoj ne estis skribitaj lingvoj, oni trovas nur mallongajn enskribojn sur monumentoj ekzemple. Tamen nun ili farigxas ankau skribaj lingvoj. Ja ekzistas la Tifinagh alfabeto, sed la latina alfabeto estas nun ofte uzata cxefe de la Kabilianoj. La araba alfabeto estas nun nur tre malofte uzata por skribi la berberajn lingvojn.
Tamazight estis la lingvo parolata en Mezmaroko, sed pli kaj pli oni uzas tiun nomon por la berbera lingvo gxenerale.
La vorto Amazigh estas nun uzata por nomi la parolantojn de berberaj lingvoj. Do sxajnas al mi ke plej ofte Amazigh signifas la popolojn kaj ne la lingvon mem.
Jen iom da gramatiko. Estas tri manieroj formi la pluralon en la berberaj lingvoj.
Unua metodo, nomita la regula grupo. Por formi la pluralon de substantivoj en tiu grupo vi sxangxas la komencan vokalon kaj aldonas sufikson -n:
argaz → irgazn "viroj"
Dua grupo de substantivoj vi nur sxangxas la vokalojn en la vorto por havi la pluralan formon
abaghus → ibughas "simioj"
Tria grupo de substantivoj, vi sxangxas vokalojn, ne necese la komencan vokalon kaj aldonas la sufikson -n:
izikr → izakarn "sxnuro"
http://www.ircam.ma/ecoleamazighe/nomber.html tie vi povas audi la ciferojn en la amaziga lingvo kaj legi ilin en la strangaspekta Tifinagh alfabeto.
Por pliaj lecionoj kaj ankau kantoj en la amaziga vidu
http://www.ircam.ma/ecoleamazighe/menu.htm