|
Ne, mi ne volas paroli pri libro por infanoj, sed pri la hodiauaj vortoj de la prezidanto de AEA sur la oficiala forumo. Sxi komparas AEA al trajno. La lokomotivo estas la estraro kaj la ordinaraj membroj estas la pasagxeroj. Sxi uzas belajn vortojn pri socia justeco kaj tiel plu, sed nenion diras konkrete pri kiel atingi harmonion inter la australiaj esperantistoj. Sxi volas kuragxigi membrojn skribi pli ofte al la estraro, sed sxi jam nun plendas, ke sxi tute ne havas tempon por respondi al leteroj de membroj, do supozeble vi ja povas skribi, sed ne atendu respondojn. Sxi konsilas legi la oficialan forumon cxiun tagon, sed tute mankas informoj en tiu forumo, kio estas vere leginda en gxi? Kaj kompreneble sxi ja skribis en la angla. Kaj sxi vere finas per la vortoj "TOOT TOOT"
|