|
Laû mia opinio oni trovas "ci" kaj "oni" en chiuj lingvoj. Almenaû en la lingvoj komprenataj de mi. Certe oni tiel parolas en la germana, sed ankaû en la skandinavaj lingvoj. En la germana kiel ankaû en la skandinavaj lingvoj oni tre ofte uzas "du", kiu signifas "ci" parolante al hundoj, infanoj kaj gekamaradoj kaj geamikoj, parencoj ktp. Kiam oni alparolas fremdulon oni devas uzi "De", kiu fakte signifas "ili". Do se oni renkontas sur la shoseo vagabondon, oni fakte devus alparoli lin per "De", sed neniu iam ajn faris tion pro la simpla fakto, ke li ja estas vagabondo. Al vagabondoj oni chiam diras "du", eble char oni konsideras ilin hundoj. Sed al membroj de la regha familio oni chiam diras "De" kaj ofte oni aûdas ankaû "Via(j) Regha(j) Moshto(j). Tre malmoderna alparolformo, chu ne? Mi chiam kredis, ke ni chiuj egalas, sed evidente iuj egalas multe pli ol aliaj. Komprenu tion, kiu povas, mi ne povas. Sed tempoj shanghighas, kaj iom post iom chio farighas multe pli akceptebla. Nuntempe oni en tuta Skandinavujo alparolas chiujn per "du", kaj se oni parolas al pli ol nur unu persono samtempe, oni uzas "I", kiu fakte signifas "en", ghuste pro tio, ke ni chiuj egalas. Kiam oni estas kaptata en la mezo de la nokto de policisto, tiu alparolas onin per "du" kaj oni respondas parolante al li per "du". Nur al la regha familio oni ankoraû ne rajtas paroli tiel. Eble la reghuloj konsideras sin mem iom pli altaj ol ni. Sed ankaû tio plibonighos. La popolo estas la popolo, tiuj, kiuj pagas al la regha familio, kiel ankaû la salajrojn al policistoj, leghistoj kaj jughistoj. Respektu do la popolon kaj alparolu ghin per "du", aû parolante Esperanton per "ci". Ni vivas en demokratia mondo, chu ne? Se vi opinias, ke ni ankoraû ne vivas en demokratia mondo, laboru kaj strebu por ke la mondo farighu demokratia !
|