Aŭstralia Esperanto forumo

Hosted by freeforums.org
It is currently Sat Dec 19, 2009 11:35 am

All times are UTC + 10 hours



Welcome
Welcome to australiaforumo

You are currently viewing our boards as a guest, which gives you limited access to view most discussions and access our other features. By joining our free community, you will have access to post topics, communicate privately with other members (PM), respond to polls, upload content, and access many other special features. Registration is fast, simple, and absolutely free, so please, join our community today!




Post new topic Reply to topic  [ 1 post ] 
Author Message
 Post subject: ĉarma rakonto pri amikeco
PostPosted: Sun Oct 25, 2009 7:49 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Mi jxus audis, ke estos 3-a eldono de la libro "La eta princo". Cxu vi cxiuj jam legis gxin? Mi kopias la 21an cxapitron tie cxi. Temas pri vulpo kiu deziras amikigxi kun la eta princo. Tamen ili ne povos cxiam resti kune kaj la vulpo ploros kiam la eta princo foriros. Kvankam li ploros li diras, ke li kontentas ke la eta princo farigxis lia amiko. Li ankau mencias, kiel li nun antaugxojas revidi la etan princon. Li mencias ke la koloro de la tritiko pensigos lin al la eta princo, ktp. Lau mi gxi vere estas tre bela cxapitro.

EN TIU momento aperis la vulpo:

"Bonan tagon!" diris la vulpo.

"Bonan tagon!" ĝentile respondis la eta princo. Li turniĝis, sed nenion vidis.

"Mi estas tie ĉi sub la pomarbo," diris la voĉo...

"Kiu vi estas?" diris la eta princo. "Vi estas sufiĉe beleta..."

"Mi estas vulpo," diris la vulpo.

"Venu ludi kun mi," proponis al ĝi la eta princo. "Mi estas tiel malgaja!..."

"Mi ne povas ludi kun vi," diris la vulpo. "Mi ne estas malsovaĝigita."

"Ha, pardonu," diris la eta princo.

Sed post pripenso li aldonis:

"Kion signifas malsovaĝigi?"

"Vi ne estas ĉi-tiea," diris la vulpo. "Kion vi serĉas?"

"Mi serĉas homojn," diris la eta princo. "Kion signifas malsovaĝigi?"

"La homoj," diris la vulpo, "havas pafilojn kaj ĉasas. Kia ĝenaĵo! Ili ankaŭ bredas kokinojn. Tio estas ilia sola intereso. Ĉu vi serĉas kokinojn?"

"Ne," diris la eta princo. "Mi serĉas amikojn. Kion signifas malsovaĝigi?"

"Tio estas tro forgesata afero," diris la vulpo. "Tio signifas krei rilatojn..."

"Krei rilatojn?"

"Kompreneble," diris la vulpo. "Vi ankoraŭ estas por mi nur knabeto tute simila al cent mil knabetoj. Kaj mi ne bezonas vin. Kaj ankaŭ vi ne bezonas min. Mi estas por vi nur vulpo simila al cent mil vulpoj. Sed, se vi malsovaĝigos min, ni bezonos nin reciproke. Vi estos por mi unika en la mondo. Mi estos por vi unika en la mondo."

"Mi ekkomprenas," diris la eta princo. "Mi konas certan floron... mi kredas, ke ĝi malsovaĝigis min..."

"Kredeble," diris la vulpo. Oni vidas sur Tero ĉiajn aferojn..."

"Ho, tio ne estas sur Tero," diris la eta princo.

La vulpo ŝajnis tre scivola:

"Ĉu sur alia planedo?"

"Jes."

"Ĉu estas ĉasistoj sur tiu planedo?"

"Ne."

"Jen interesa afero! Kaj ĉu estas kokinoj?"

"Ne."

"Nenio estas perfekta," suspiris la vulpo.

Sed ĝi revenis al sia ideo:

"Mia vivo estas monotona. Mi ĉasas kokinojn kaj homoj ĉasas min. Ĉiuj kokinoj similas unuj al aliaj, kaj ĉiuj homoj ankaŭ. Do mi iom enuas. Sed, se vi malsovaĝigos min, mia vivo estos kvazaŭ suna. Mi konos sonon de paŝoj, kiuj distingiĝas de ĉiuj aliaj. La aliaj paŝoj forpelas min en grundon. Viaj vokos min kiel muziko por iri el mia ternesto. Kaj rigardu! Ĉu vi vidas tie tritikajn kampojn? Mi ne manĝas panon. Tritiko estas por mi senutila. Tritikaj kampoj memorigas min pri nenio. Kaj tio estas malgaja! Sed vi havas orajn harojn. Estos mirinde post kiam vi malsovaĝigos min! Ora tritiko memorigos min pri vi. Kaj mi amos la susuron de vento en tritiko..."

La vulpo eksilentis kaj longe rigadis la etan princon:

"Mi petas... malsovaĝigu min!" ĝi diris.

"Volonte!" respondis la eta princo, "sed mi ne havas multe da tempo. Mi devas trovi amikojn kaj lerni multajn aferojn."

"Oni konas nur tion, kion oni malsovaĝigis," diris la vulpo. "La homoj ne plu havas tempon por ion ajn koni. Ili aĉetas tute pretajn objektojn ĉe vendistoj. Sed, ĉar amikvendistoj ne ekzistas, homoj ne plu havas amikojn. Se vi volas amikon, malsovaĝigu min!"

"Kion necesas fari?" demandis la eta princo.

"Necesas esti tre pacienca," respondis la vulpo. "Unue vi sidiĝu iom malproksime de mi, tiele, sur la herbo. Mi rigardos vin oblikve, sed vi nenion diros. Paroloj estas fonto de miskomprenoj. Sed ĉiutage vi povos sidiĝi iomete pli proksime..."

La morgaŭan tagon la eta princo revenis.

"Prefere vi revenu ĉiam je la sama horo," diris la vulpo. "Se ekzemple vi venos je la kvara posttagmeze, mi komencos esti feliĉa ekde la tria. Ju pli antaŭen pasos la tempo, des pli feliĉa mi sentos min. Jam je la kvara mi estos tremetanta kaj maltrankvila; mi malkovros la valoron de la feliĉo! Sed, se vi venos iam ajn, mi neniam scio por kiu horo prepari mian koron al feliĉo... Ritoj necesas..."

"Kio estas rito?" diris la eta princo.

"Tio ankaŭ estas tro forgesita afero," diris la vulpo, "Tio, kio distingas unu tagon de la aliaj. Miaj ĉasistoj ankaŭ respektas riton. Ĉiun jaŭdon li dancas kun knabinoj en la vilaĝo. Tial jaŭdo estas mirinda tago! Mi iras promeni ĝis la vitejo. Se la ĉasistoj dancus iam ajn, la tagoj estus ĉiuj similaj, kaj mi neniel havus feriojn."

Tial la eta princo malsovaĝigis la vulpon. Sed alproksimiĝis la horo de la foriro:

"Ho," diris la vulpo... "Mi ploros."

"Estas via kulpo," diris la eta princo, " mi ne deziris por vi malbonon, sed vi volis, ke mi malsovaĝigu vin..."

"Certe," diris la vulpo.

"Sed vi ploros!" diris la eta princo.

"Certe," diris la vulpo.

"Do, vi gajnas nenion!"

"Mi gajnas ion," diris la vulpo, "pro la koloro de la tritiko." Kaj ĝi aldonis:

"Iru revidi la rozojn! Vi komprenos, ke la via estas unika en la mondo. Revenu por adiaŭi, kaj mi donacos al vi sekreton."


La eta princo iris revidi la rozojn:

"Vi tute ne similas mian rozon, vi ankaŭ estas nenio," li diris al ili. "Neniu vin malsovaĝigis, kaj vi neniun malsovaĝigis. Vi estas kiel estis mia vulpo. Ĝi estis nur vulpo simila al cent mil aliaj. Sed ĝi fariĝis mia amiko kaj ĝi nun estas unika en la mondo."

Kaj la rozoj estis tute konsternitaj.

"Vi estas belaj sed malplenaj," li daŭrigis. "Oni ne povas morti por vi. Kompreneble, ordinara pasanto kredus, ke mia propra rozo similas vin. Sed ĝi sola pli gravas ol vi ĉiuj, ĉar ĝi estas tiu, kiun mi akvumis. Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi metis sub la kloŝon. Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi ŝirmis per la ventŝirmilo. Ĉar ĝi estas tiu, kies raŭpojn mi mortigis (escepte de du aŭ tri fariĝontaj papilioj). Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi aŭskultadis, kiam ĝi plendadis aŭ fanfaronadis, aŭ eĉ, iafoje, kiam ĝi silentis. Ĉar ĝi estas mia rozo!"


Kaj li revenis al la vulpo:

"Adiaŭ," li diris....

"Adiaŭ," diris la vulpo. "Jen mia sekreto. Ĝi estas tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per okuloj."

"La esenco estas nevidebla per okuloj," ripetis la eta princo por memori.

"La homoj forgesis ĉi tiun veraĵon," diris la vulpo. "Sed vi ne forgesu ĝin. Vi fariĝas por ĉiam respondeca por tio, kion vi malsovaĝigis. Vi estas respondeca por via rozo..."

"Mi estas respondeca por mia rozo..." ripetis la eta princo por memori.


Top
 Profile  
 
Display posts from previous:  Sort by  
Post new topic Reply to topic  [ 1 post ] 

All times are UTC + 10 hours


Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 1 guest


You cannot post new topics in this forum
You cannot reply to topics in this forum
You cannot edit your posts in this forum
You cannot delete your posts in this forum
You cannot post attachments in this forum

Search for:
Jump to: