Aŭstralia Esperanto forumo

Hosted by freeforums.org
It is currently Sat Dec 19, 2009 11:39 am

All times are UTC + 10 hours



Welcome
Welcome to australiaforumo

You are currently viewing our boards as a guest, which gives you limited access to view most discussions and access our other features. By joining our free community, you will have access to post topics, communicate privately with other members (PM), respond to polls, upload content, and access many other special features. Registration is fast, simple, and absolutely free, so please, join our community today!




Post new topic Reply to topic  [ 4 posts ] 
Author Message
 Post subject: Kalkuli kokidojn antaŭ ol la koviĝo
PostPosted: Mon Oct 05, 2009 10:21 am 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 9:56 pm
Posts: 78
Location: St Kilda
Kun admiro (miro?) mi legis en la oficiala forumo de AEA, ke post ol kelkaj jaroj estos almenaŭ 100,000 Esperanto parolantoj en Aŭstralio - se oni nur kalkulas la instruistojn! Mi supozas ke ĉiu instruisto povas helpi 10 lernantojn po jare por lerni la karan lingvon, do post nur 10 jaroj Aŭstralio havos almenaŭ 1 miliono da Esperanto-parolantojn (plejparte junuloj). Bona, baldaŭa sukceso, ĉu ne, se oni konsideras ke la nombro da Esperantistoj ĉi tie malplialtiĝas ĝis preskaŭ 100? Ne nur malplialtiĝas sed samtempe pliaĝiĝas, do la junuloj estos bonvenaj, ĉu ne?

Pro tio ke Sinjoro Kevin Rudd (la aŭstralia ĉefministro kiu ankaŭ scipovas la ĉinan) nepre konstatus la benefikon de Esperanto, sinjoroj Obama (Usono) kaj Brown (Britujo) ekscius ke la angla lingvo ne sufiĉas por solvi la lingvan problemon, ili do, ne kontraŭos la enkondukon de Esperanto en siaj landoj (ĉu jam ili kontraŭas? mi dubas ĉu ili eĉ konetas pri Esperanto) sed ja povos uzi la rimedojn por prepari instruistojn, evoluigitajn en Aŭstralio.

Bona novaĵo por ni Esperantistoj, ĉu ne? Laŭ mia kalkulo, baldaŭ estos 50-60 milionoj da junaj parolantoj de Esperanto en la angla-parolanta mondo.

Kia savo por tiuj bilionoj da kompatinduloj kondamnitaj al la pli ol dek jara turmentado kiun ili devas suferi por akiri minimuman kapablecon en la angla lingvo! Baldaŭ la mondo verdiĝos (ne pro la savo de la medio sed eble pro naŭzo)!

Por esti tiom certa ke la presidanto (sic) de AEA skribu al la Prezidanto de la Ĉina Esperanto-Asocio, mi timeteme demandetas; ĉu la instrua rimedo (mi pensas estas tiu prilaborita de s-ino Vos) estas trae provita en pilota projekto, en lernejo kun instruistoj kiuj ne scipovis Esperanton? Aŭ ĉu la tuta afero baziĝas sur ne pruveblaj revoj?


Top
 Profile  
 
 Post subject: revoj de la prezidanto de AEA
PostPosted: Mon Oct 05, 2009 6:53 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Oni rajtas revi, cxu ne? Sed prezidanto de nacia organizo tamen ne devus forgesi pri la realeco kaj tio estas ke la granda plejmulto de australianoj tute ne kontrauas, ke la angla estu uzata kiel internacia lingvo. Ili ne deziras sxangxon.

Dianne Lukes rajtas revi, ke baldau cxiuj instruistoj de elementaj lernejoj scipovos esperanton, sed lau mi sxi ne devus sendi leterojn al aliaj landoj priskribante siajn revojn kiuj tute ne estas bazitaj sur faktoj. Kial la eduksistemo vaste disvastigus esperanton? La gepatroj ne amase petas tion, multaj australianoj ne interesigxas pri fremdaj lingvoj kaj certe ne pri artefaritaj. Esti iom optimista eble bonas, sed elspezi milojn da dolaroj por revo estas stultajxo. AEA volas eldoni la libron de Penny Vos en 1,000 ekzempleroj je la kosto de 10,000 dolaroj. Kial ne unue presi 100 ekzemplerojn kaj vidi cxu estas vera intereso. Se vere estas intereso do tiam oni povos senprobleme presi pliajn, sed elspezi 10,000 dolarojn por revo? Krome lau mia scio AEA volas presi la libron kun la eraroj, ekzemple mi vidis la uzon de akuzativo por subjekto de frazo. Alia avantagxo de preso en malpli granda kvanto estas la ebleco plibonigi la libron, korekti la erarojn, ktp en dua presado.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Kalkuli kokidojn antaŭ ol la koviĝo
PostPosted: Wed Oct 07, 2009 10:00 am 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Jes, tre necesas, ke la libro estu senerara !!!


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Kalkuli kokidojn antaŭ ol la koviĝo
PostPosted: Mon Oct 12, 2009 9:07 am 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 9:56 pm
Posts: 78
Location: St Kilda
Kompreneble oni rajtas revi. Almenaŭ, mi esperas ke oni rajtas revi ĉar mi ofte troviĝas en revado, ekz. kiom pli bela estus la vivo sur nur mi estus riĉa!

Komprenebla ankaŭ estas la ideo, ke aŭstralianoj ne kontraŭas la anglan lingvon kiel la internacian lingvon.

Tamen, nuntempa studo montras ke la aŭstralia registaro agnoskas la seriozan mankon de fremdlingva studado.

Vidu http://www.deewr.gov.au/Schooling/
Programs/Pages/LanguagesEducation.aspx

Do nia plej bona espero ne estas, ke Esperanto anstataŭu la anglan lingvon, sed ke Esperanto taŭgas kiel malmultekosta alternativo kontraŭ la gravaj lingvoj celataj (ekz. aziaj lingvoj) de la edukaj sistemoj en Aŭstralio.

Laŭ mia sperto, ekzistas granda manko (ekster la privataj lernejoj) de fremdlingvaj instruistoj. Se, ŝtata lernejo estas sufiĉe feliĉa, por havi, ekzemple, indonezilingvan instruiston, la programo fiaskus se tiu instruisto forirus kaj anstataŭatus de japanlingva instruisto. Same, se infano translokiĝas al alia lernejo, kie la lingva instruisto instruas malsaman lingvon.

Tiel ekzakte okazas, eĉ okazadas al miaj genepoj, do bedaŭrinde estas nenia sekvado de lingva instruado en la ŝtataj lernejoj.

Almenaŭ Esperanto ofertas relative malmultekostan solvon, la infanoj povas uzi (ofte plezure) ĝin kaj, plej grave, la lernado iras pli glate, jaro post jaro, eĉ se instruistoj estas malsamaj.


Top
 Profile  
 
Display posts from previous:  Sort by  
Post new topic Reply to topic  [ 4 posts ] 

All times are UTC + 10 hours


Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 0 guests


You cannot post new topics in this forum
You cannot reply to topics in this forum
You cannot edit your posts in this forum
You cannot delete your posts in this forum
You cannot post attachments in this forum

Search for:
Jump to: