Aŭstralia Esperanto forumo

Hosted by freeforums.org
It is currently Sat Dec 19, 2009 11:45 am

All times are UTC + 10 hours



Welcome
Welcome to australiaforumo

You are currently viewing our boards as a guest, which gives you limited access to view most discussions and access our other features. By joining our free community, you will have access to post topics, communicate privately with other members (PM), respond to polls, upload content, and access many other special features. Registration is fast, simple, and absolutely free, so please, join our community today!




Post new topic Reply to topic  [ 19 posts ]  Go to page Previous  1, 2
Author Message
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Fri Sep 11, 2009 5:25 pm 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Jam pasis kvar tagoj de post mia lasta kontribuajho. Chu mi vere devas pensi, ke estas neniuj bestamantoj inter ni? Ke estas neniuj pacifistoj inter ni, kaj ke estas neniuj vegetaranoj inter ni? Estas, danke al Dio, multaj esperantistoj inter ni, kaj mi esperas, ke mi rajtas pensi, ke tiuj esperantistoj, same kiel mi, klopodas por helpi krei pacon kaj harmonion en la mondo por la bono por kaj homoj kaj bestoj.
Se iuj el vi pensas same kiel mi, bonvolu skribi tion en tiu chi forumo. Se estas iuj, kiuj ne povas konsenti kun mi, bonvolu skribi tion !


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Sun Sep 13, 2009 10:36 pm 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 9:56 pm
Posts: 78
Location: St Kilda
Mia kara Bob, mi ne volas trompi viajn esperojn nek ŝajne volas moki vin pro viaj sinceraj pensoj pri amo kaj paco. Sed mi volas intence mortigi milionojn da bestetoj ĉiutage se oni konsideras la amebojn, kiuj laŭ vi estas animhavantaj. Ekzemple mi ŝatas manĝi bluvejnan fromaĝon! Ankaŭ se kuracisto ordonus al mi manĝi medicinon kiu estas kontraŭbakteria (do bakteria mortiga) mi manĝus!
Nu, devas mi serĉi alian manieron labori por paco (Mi ne posedas pafilon kaj ne scias kiel aŭ lukti aŭ boksi aŭ karatefrapi! Sed posedas mi kelkajn tranĉilojn akrajn kaj unu hakilon).

En hinda kortumo, en la urbo Klungkung, sur la insulo Balio en Indonezio, kie oni kredas je re-enkarniĝo, estas bildo de tiuj mortintoj, kiuj suferas pro siaj propraj krimoj. Unu bildo montras bovojn kiuj segas la kapojn de buĉistoj! La ĉiĉerono klarigis al mi ke la bovoj ja rajtas turmenti la buĉistojn tiel pro tio ke la buĉistoj ne petis permeson de la bestoj antaŭ ol buĉi ilin - do malbonaj buĉistoj ili devis esti. Aldone al kio mi skribis antaŭe, mi povas certigi, ke kvankam mi ne buĉas bestojn, mi tamen petas ilian pardonon antaŭ ol manĝi iliajn viandaĵojn.

En la sama kortumo estis bildo de sinjorino kiu suferis brulan fajron ĉe la seksorgano kaj apud ŝi sinjorio suferis simile. Ili devis esti maldeculoj ĉu ne? EN alia bildo, bovoj sidis en ĉaro kaj vipis viron kiu devis treni la ĉaron (li devis esti malbona veturigisto!)

Se estas vera, ke post ol la morto, oni suferos laŭ la konduto en la vivo, oni devas esperi vivi iom pli longe!


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Mon Sep 14, 2009 11:39 am 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
di


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Mon Sep 14, 2009 11:59 am 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Kara Ajven !
Estis tre granda ghojo vidi vian reagon al mia opinio ! Kompreneble ni mortigas milionojn da bestoj chiutage, se ne chiuminute. Estas tiom da bestetoj en la aero kaj akvo ktp. ke enspirante kaj trinkante oni ne povas eviti engluti ilin. Tiu chi nia planedo estas planedo de mortigado. Rigardu nur kiom tio plachas al tro multaj el ni !
Ankaû mi havas en mia posedo kelkajn tranchilojn, mi havas ankaû forketojn kaj kulerojn. Per la tranchiloj mi tranchas panon kaj surshmiras buteron sur la panon. Per aliaj tranchiloj iom pli akraj mi pintigas krajonojn.
Mi havas neniujn pafilojn. Mi ne bezonas ilin por mia felicho. Iam oni provis devigi min havi pafilon. Mi rifuzis. Oni minacis min per maldungigho. Mi do chirkaûventrigis la pafilon. Oni diris al mi, ke mi devas kontroli, chu ghi estas pafpreta. Mi diris, ke mi ech ne volas tushi la fiachon. Tiam oni lasis min. Evidente mi estis tro bona por ili. Tiun fojon oni ne maldungis min.
La bildoj en Klungkung estas instruaj. La bovo vipanta viron signifas, ke ni poste suferos pro tio, kion ni faris al la bestoj en tiu chi vivo. Kaj ne nur al bestoj, ankaû homojn ni devas protekti. Ni havas nenian rajton mortigi ilin.
Unu el la tre gravaj leghoj, kiujn oni povas legi en la Vedoj, estas, ke antaû ol mortigi (buchi) belan beston, oni petu ghian permeson. Se ghi permesos, oni promesu, ke ghi rajtos mortigi onin en la venonta vivo. Tio signifas, ke en la venonta vivo oni suferos same kiel la besto suferis en tiu chi vivo. Justeco regu, chu ne? Kaj suferos ne nur la mortigisto, sed ankaû tiu, kiu senhaûtigas la beston, tiu, kiu ghin distranchas, tiu, kiu ghin transportas al al kadavrovendejo, tiu, kiu elmontras ghin de sur la hokoj, tiu, kiu persvadas iun acheti ghin, tiu, kiu achetas ghin, tiu, kiu portas ghin hejmen, tiu, kiu kuiras ghin, kaj kompreneble ankaû tiu, kiu manghas ghin.
Shajnas ke unu el la bildoj avertas kontraû malpermesata seksumado, chu ne? Ni lernu tion, dum ni estas chi tie.
Ne timu la morton kaj certe ankaû ne la vivon. Kiam venos via vico, vi aû revenos en la uteron de iu virino aû bestino du aû tri sekundojn post via elkarnigho. Se vi bezonos multe pli da lecionoj, vi eble lernos dum proksimume 100 jaroj antaû ol vi revenos.


Top
 Profile  
 
Display posts from previous:  Sort by  
Post new topic Reply to topic  [ 19 posts ]  Go to page Previous  1, 2

All times are UTC + 10 hours


Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 0 guests


You cannot post new topics in this forum
You cannot reply to topics in this forum
You cannot edit your posts in this forum
You cannot delete your posts in this forum
You cannot post attachments in this forum

Search for:
Jump to: