Aŭstralia Esperanto forumo

Hosted by freeforums.org
It is currently Sat Dec 19, 2009 11:40 am

All times are UTC + 10 hours



Welcome
Welcome to australiaforumo

You are currently viewing our boards as a guest, which gives you limited access to view most discussions and access our other features. By joining our free community, you will have access to post topics, communicate privately with other members (PM), respond to polls, upload content, and access many other special features. Registration is fast, simple, and absolutely free, so please, join our community today!




Post new topic Reply to topic  [ 5 posts ] 
Author Message
 Post subject: Kruela traktado ante al samideanoj
PostPosted: Wed Sep 02, 2009 10:18 pm 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 9:56 pm
Posts: 78
Location: St Kilda
En antaŭurbo de Sidnejo, apud la bela maro, troviĝas hejmo de Esperantisto Roger kaj Mei Springer. Ilia hejmo en Manly estis ankaŭ hejmo por pli ol 250 belaj orfiŝoj, zorge dorlotitaj dum la pasintaj dek kvar jaroj. Tiom bona estis la zorgado de tiuj fiŝoj, ke kelkaj el ili atingis grandecon de 73 centimetroj. Tiaj grandaj orfiŝoj estas ne nur belaspektaj sed ankaŭ valoraj. Oni kalkulas la tutan valoron de tiuj fiŝoj esti pli ol $100,000!

La fiŝoj loĝis en granda kuvo (20,000 litroj) nomata “la kuvo Esperanto”. Tie, en la antaŭa ĝardeno de la familia hejmo de niaj karaj samideanoj, Roger kaj Mei, la arte belega vidaĵo estis ĝuebla por ĉiuj la preterpasantoj. Kaj tiel Roger kaj Mei intencis, ĉar ilia laboro de amo estis libera donaco al homoj kiuj ŝatas vidi belajn aferojn. Mi bone memoras la ĝuon de mi nepino 3-jaraĝa kiam ŝi staris ĉe la rando de la kuvo kaj ekvidis tiom multe da diverskoloraj kaj diversgrandecaj orfiŝoj.

Dum la nokto de jaŭdo, la 20an Aŭguston, iu maliculo verŝis kelkajn litrojn da farbaĵo en la kuvon. La farbaĵo algluiĝis al la brankoj de la fiŝoj, kaj, malgraŭ laborego de Roger, Mei, familianoj, najbaroj kaj preterpasantoj, ĉiuj la fiŝoj suferis kruelan morton.

Per tiu fiago, daŭrante kelkajn sekundojn, laboro de 14 jaroj detruatis.

Raportoj aperis en ĵurnalo jene: http://manly-daily.whereilive.com.au/ne ... -fishpond/

Ni ĉiuj bone konas la kontribuon de la Springer familio, kaj al Esperanto kaj al la komunumo. Ni sendas al la estimataj Roger kaj Mei niajn sincerajn kondolencojn, esperante ke ili ne perdu esperon kaj daŭrigu la bravan, kuraĝan taskon beligi la mondon spite la agojn de maliculoj.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Kruela traktado ante al samideanoj
PostPosted: Thu Sep 03, 2009 6:18 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Kara Ivan,

La ligo en via mesagxo ne funkcias. Jen gxi:

http://manly-daily.whereilive.com.au/news/story/toxic-kill-pour-into-100k-fishpond/


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Kruela traktado ante al samideanoj
PostPosted: Thu Sep 03, 2009 6:50 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Estas ja ege bedaurinde, ke iu intence kauzis la morton de tiuj fisxoj, kiuj estis admirataj de tiom da personoj, kiuj preterpasis la lokon. Fisxoj bezonas multe da tempo por kreski, do necesos atendi longan tempon por rehavi similan vidindajxon.

Tamen iom mirigas min, ke tiu incidento kreis tiom da malkontento, tiom da atento en la jxurnaloj. La Manlia jxurnalo ja raportis pri tio sur la kovrilpagxo, en posta numero la cxefartikolo de la redaktisto temis pri tiu incidento. Aperis letero de 9 jara leganto kiu petas, ke neniu iam ajn faru denove tiom kruelan agon. Jes ja, oni ja povas iom koleri pri tio, sed cxu ne estas aliaj aferoj en la mondo tamen pli gravaj? Ekzemple ebligi cxiujn komuniki internacie per facile lernebla lingvo. Kiom da horoj Esperanto povus sxparigi al la homaro? Kiom da personoj suferas cxar ili ne suficxe bone scipovas la anglan kaj tial ne povas bone komuniki. Sed jen io kio povus vere sxangxi la vivon de la homoj kaj la jxurnaloj ne interesigxas. Kiam jxurnalo metos ion pri esperanto sur la kovrilpagxon?


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Kruela traktado ante al samideanoj
PostPosted: Thu Sep 03, 2009 11:29 pm 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 9:56 pm
Posts: 78
Location: St Kilda
Kara Nicole

Ne nur la fiŝoj suferis sed ankaŭ la bela familio Springer suferis. Pro tio ni ĉiuj volas dividi la suferon ĉar ni kune sentas por niaj samideanoj. La bedaŭrinda okazintaĵo suferita de la familio Springer Esperantista estas novaĵo ĉar ĵus okazinta.

Sed, la temoj pri kiuj vi afiŝas ne estas novaĵo!

Devas tiuj temoj enlistiĝi en ĵurnalo sub rubriko MALNOVAĴO!

Kaj kia listo!


Top
 Profile  
 
 Post subject: pri kio la jxurnaloj raportu?
PostPosted: Fri Sep 04, 2009 7:02 am 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Bedaurinde okazas ege ofte, ke personoj suferas pro la fiago de alia persono. Pensu ekzemple kiom ofte okazas ke sxtelisto perforte eniras domon kaj sxtelas posedajxojn. Amikino mia tion spertis. Ili sxtelis ne nur komputilon, televidon kiuj estas anstataueblaj sed ankau skatolon enhavante personajn fotojn, leterojn, ringojn, ktp. Tamen mi pensas, ke jxurnaloj nenion raportis pri tio. Cxar tia ago ofte okazas, sxi tute ne ricevis simpation de la gxenala publiko. Lau mi sxi suferis pli ol Roger. Sxi poste ne sentis sin sekura en la propra domo, ktp.

Mi ja memoras, ke mi legis en jxurnalo ke gepatroj de tre malsana infano estis for de la hejmo dum kelkaj tagoj por resti kun la infano en la malsanulejo kaj kiam ili revenis, konstatis ke sxtelisto profitis de ilia foresto por forpreni iliajn posedajxojn.

Pri esperanto la fakto ke esperanto ekzistas ne estas novajxo. Tamen la jxus okazinta universala kongreso estas novajxo, ktp.


Top
 Profile  
 
Display posts from previous:  Sort by  
Post new topic Reply to topic  [ 5 posts ] 

All times are UTC + 10 hours


Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 0 guests


You cannot post new topics in this forum
You cannot reply to topics in this forum
You cannot edit your posts in this forum
You cannot delete your posts in this forum
You cannot post attachments in this forum

Search for:
Jump to: