 |
Aŭstralia Esperanto forumo Hosted by freeforums.org
|
| Welcome |
|
|
Welcome to Aŭstralia Esperanto forumo.
You are currently viewing our boards as a guest, which gives you limited access to view most discussions and access our other features. By joining our free community, you will have access to post topics, communicate privately with other members (PM), respond to polls, upload content, and access many other special features. Registration is fast, simple, and absolutely free, so please, join our community today! |
| Vidu malpostan temon :: Vidu postan temon |
| Aŭtoro |
Mesaĝo |
bobfelby
Kuniĝita: 28 Sep 2007 Afiŝoj: 5
|
Afiŝita: Ĵaŭ Maj 22, 2008 4:05 am Afiŝu subjeknton: Nia honora prezidanto vizitis ankaŭ Adelajdon |
|
|
Dimanĉon la 18an de majo 2008 ankaŭ Adelajdo havis la honoron gastigi la prezidanton de AEA. Relative multaj esperantistoj partoprenis la kunvenon, ĉar sciatas ke Diano estas bahaano, kaj tial oni esperis, ke shi estas kompatema kaj bonkora virino. Sed shi ne volas pardoni al la membroj elĵetitaj el AEA, kaj persistis diradi, ke se oni invitas ilin realiĝi al tiu asocio oni riskas ke kelkaj membroj de la estraro de AEA eksigos sin. Tion nia brava prezidanto ne emas riski. Sed ni adelajdanoj tion bedaŭras, ĉar evidente la celo de Esperanto-asocio ne povas esti elĵeti la membrojn. Pli nobla celo estas plimultigi la nombron da membroj en la asocio.
Ni ankaŭ scivolas, ĉu post la reveno de Igor, la estraro eksigos Dianon kaj reelektos Igoron, ĉar la estraro laŭ la nuna Statuto rajtas fari tion!
|
|
| Malantaŭen supren |
|
 |
Ajven
Kuniĝita: 30 Sep 2007 Afiŝoj: 29 Loko: St Kilda
|
Afiŝita: Ĵaŭ Maj 22, 2008 6:55 am Afiŝu subjeknton: |
|
|
Nu Bob, laŭ via mesaĝo la nuna prezidanto malkaŝis pli da informaĵo al la adelajdanoj ol kiom ŝi malkaŝis al la melburnanoj!
S-ino Lukes ja havis bonan oportunon ĉe la melburna kunveno ĉar tri el la kvar kies statuso estas tiom nebuleca ja ĉeestis tiun kunvenon, kaj certe la afero de ilia "forĵeto??" aŭ "malakceptita membreco??" menciitis de la melburnanoj, plurfoje.
Do kion mi ekkomprenas estas ke la prezidanto timas minacon "sin eksigi" de iuj estraranoj kiuj volas forpeli niajn kvar bonegajn Esperantistojn!
Iu ajn rajtas "sin eksigi" sed oni ne rajtas kontraŭ-statute malmembriĝigi (ĉu eĉ ekzistas esprimon por priskribi kion ili faris?) membrojn.
Ho kiom mankas al ni sentima gvidado kaj kiom ni bezonas sentiman gvidadon!
|
|
| Malantaŭen supren |
|
 |
sunamanto
Kuniĝita: 30 Sep 2007 Afiŝoj: 31 Loko: Melburno
|
Afiŝita: Dim Maj 25, 2008 3:21 am Afiŝu subjeknton: Nia honora prezidanto vizitis ankau Adelajdon |
|
|
La nuna prezidanto de AEA promesis al la eksa ke li povas foriri trankvile. Sxi faros ekzakte tion, kion li deziras.
Mi povas sciigi ke sxi ja plenumas sian promeson.
Subite la Esperanto programo de la radio 3ZZZ farigxis por sxi tre grava, cxu persone? cxu kiel prezidanto de AEA ? Mi ne certas cxar sxi neniam persone membrigxis al la radio 3ZZZ kaj ankau AEA neniam membrigxis.
Do tute logike lau la regulo de la radiostacio sxi ne povis cxeesti la jarkunvenon, kiu okazis sabaton la 24An de majo 2008. Nur la membroj, kiuj pagis sian kotizon 28 tagojn antau la jarkunveno rajtas cxeesti.
Same kiel por la eksa prezidanto, reguloj, statutoj ne gravas al sxi. Sxia deziro devas esti pli forta ol la reguloj. Sxi unue provis sxangxi la regulon en sia kazo. La kunvokanto de la Esperanto programo atentigis sxin ke tio ne eblas.Do sxi ignoris la kunvokanton kaj petis Andrew Lutz kontakti la estrinon de la radio por akiri de sxi permeson kaj venis al la jarkunveno kun letero de la estrino de la radio.
Komentoj pri la okazajxoj :
la estrino de la radio estas nova. Lau mi ne estas bona komenco por sxi preni decidon kontrau la regulon, nekontakti la kunvokanton por gxisfunde kompreni la situacion
Se Dianna Lukes volas plibonigi la etoson de la esperantistaro en Australio kial sxi uzas samajn neakcepteblajn metodojn - sxi trudas sin, sxi ne estas honesta sed agas en la dorso de la kunvokanto- kiel la eksa prezidanto . Sxi ankorau ne scias? ne komprenas ? ke tiu konduto estas la kialo de la gravaj problemoj, kiuj okazis en AEA
subite _________________ mfmt
|
|
| Malantaŭen supren |
|
 |
|
|
Ci ne povas afiŝi novajn temojn ĉi-forume Ci ne povas respondi al temoj ĉi-forume Ci ne povas redakti la ciajn afiŝojn ĉi-forume Ci ne povas forviŝi la ciajn afiŝojn ĉi-forume Ci ne povas voĉdoni en balotoj ĉi-forume
|
 Community Chest
|