Aŭstralia Esperanto forumo

Hosted by freeforums.org
It is currently Sat Dec 19, 2009 11:35 am

All times are UTC + 10 hours



Welcome
Welcome to australiaforumo

You are currently viewing our boards as a guest, which gives you limited access to view most discussions and access our other features. By joining our free community, you will have access to post topics, communicate privately with other members (PM), respond to polls, upload content, and access many other special features. Registration is fast, simple, and absolutely free, so please, join our community today!




Post new topic Reply to topic  [ 3 posts ] 
Author Message
 Post subject: La Lingvo - a stylistic question
PostPosted: Sun Sep 13, 2009 9:42 pm 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 9:56 pm
Posts: 78
Location: St Kilda
Al James - esperante ke vi ankaŭ legas forumon aŭstralian en kiu la ekzilitoj de la AEA rajtas afiŝi ĉar forpelitaj el forumoj de AEA!

Iam mi legis ion, mi pensas de Reto Rossetti, en 'Kredu min sinjorino" ke londonano ellasis kelkajn finajn vokalojn. Tiamaniere Rossetti ŝajnigis la karakteron paroli idiotece (idiotece en la Esperanta senco).

DO se vi deziris ŝanigi karakteron esti alilokulo, eble tiu povas ellasi la "a" el "la" se "la" venas antaŭ vorto kiu komencas kun vokalo, kaj ellasi la finvokalon se la frazo finiĝas kun nominativo aŭ adjektivo, ekzemple:

"Mi esperas ke l'oranĝo estas bongust..". Tiel permesatas ankaŭ en poezio ĉu ne?

Plua maniero estas senescepte verbigi participojn ekz: "ili manĝantis, kiam roko flugis tra la fenestro plej proksima al la tabl..." kaj "devis li mortigati je la tri horo".

Mi venas el Melburno kaj tie estas antaŭurbo nomata Reservoir. Oni ĝenerale prononcas ĝin en la franca maniero "rezevwah" sed la tieauloj diras "rezevo" kun emfazo sur la "o". Tiamaniere loĝantoj de Reservoir scias ĉu parolanto loĝas en aŭ ekster la loko!


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: La Lingvo - a stylistic question
PostPosted: Wed Sep 16, 2009 12:15 am 
Offline

Joined: Fri May 22, 2009 8:53 pm
Posts: 6
AJven, dankon. Mi ludos per viaj notoj.

Jen la unuaj vortoj de mia majstroverko:

Noktis.

Ni staris surponte, en iu urbo nekonata. Iris homoj, kaj venis, sed nur staradis ni je trograndaj jakegoj. Nia spiro dike sxvebis antaux ni, dum ni rigardis longe la enakvajn spegul(igx?)ojn.

Sxi fosis enposxe. "Staru tie," sxi gestis kaj kape kaj mane, "turnu vin, ridetu, kaj min rigardu."

Farinte tion, mi blindigxis. Ne pro la ekbrilo de la fotilo, sed pro la lunolumo, kiu tiel bele resaltis de sxia hauxto.

"Vi fermis viajn okulojn. Ni refotu."


Top
 Profile  
 
 Post subject: Claude Piron kaj dialekto
PostPosted: Wed Sep 16, 2009 6:31 am 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Claude Piron en la libro Cxu vi kuiras cxine? ja kreis sanktavalan dialekton. En tiu dialekto la enlogxantoj de tiu regiono diras "sti" anstatau "esti", ili uzas vortojn kiel "prie" kaj "trae" transformante prepoziciojn en adverbojn ekzemple "Sxia maljuna korpo ne vivis trae", uzon de prepozicia infinitivo kiel en "pro timi, ke oni kaptos lin", uzo de elizioj "de l' junulo", alian prononcon de la tabelvortoj "kju" anstatau "kiu"


Top
 Profile  
 
Display posts from previous:  Sort by  
Post new topic Reply to topic  [ 3 posts ] 

All times are UTC + 10 hours


Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 1 guest


You cannot post new topics in this forum
You cannot reply to topics in this forum
You cannot edit your posts in this forum
You cannot delete your posts in this forum
You cannot post attachments in this forum

Search for:
Jump to: