Aŭstralia Esperanto forumo

Hosted by freeforums.org
It is currently Sat Dec 19, 2009 11:46 am

All times are UTC + 10 hours



Welcome
Welcome to australiaforumo

You are currently viewing our boards as a guest, which gives you limited access to view most discussions and access our other features. By joining our free community, you will have access to post topics, communicate privately with other members (PM), respond to polls, upload content, and access many other special features. Registration is fast, simple, and absolutely free, so please, join our community today!




Post new topic Reply to topic  [ 19 posts ]  Go to page 1, 2  Next
Author Message
 Post subject: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Fri Sep 04, 2009 10:07 am 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Ankaû mi bedaûras, ke ankoraû oni permesas ke sencerbaj alkoholuloj kaj drogsklavoj libere vagadu inter ni. La jhus okazinta krimego kontraû la sendefendaj fishoj de Mei kaj Roger Springer estas ja skandala. Sed kion vi atendas ke la jughisto - se la polico kaptos la krimulon - faros? Jes, vi bone divenis tion. Li faros nenion. La krimulo estos libera iri ripeti sian krimon tiom da fojoj, kiom plachas al li. Chiu krimulo scias, ke la jughistoj protektas lin. Sen krimuloj ni ne bezonus jughistojn. Chu vi vere kredas, ke jughistoj shatus labori kiel ni? Ne, certe ne. Ankaû ni ja ne shatas tion. Do, por la pluekzistado de jughistoj tre necesas, ke estu krimuloj.
Neniu plendas pri la krueleco al porkoj, bovoj kaj shafoj en la buchejoj kaj en la bienoj. Neniu plendas pri la krueleco al fishoj en niaj riveroj kaj maroj. Neniu policisto arestas la krimulojn, kies shatokupo estas mortigi fishojn. Neniu arestas tiujn, kiuj sin vivtenas mortigante sendefendajn brutojn, porkojn ktp. en la buchejoj. Kial ne? Vi sidas chiun dimanchon preghante en la preghejo, bone sciante, ke oni ne rajtas mortigi. Post la prediko vi iras hejmen kaj manghas la kadavron de la besto kruele mortigita.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Fri Sep 04, 2009 4:01 pm 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 9:56 pm
Posts: 78
Location: St Kilda
Jes, kiam mi manĝas viandon mi esperas ke la besto mortis kiom eble plej rapide kaj espereble dum la dormado!

Ankaŭ trankviliga estas ke en Aŭstralio ekzistas leĝoj kontraŭ krueleco al bestoj, do se iu kaptatus kruelemanta al besto, tiu ricevus punon.

Mi certas ke se kaptatus la ulo kiu tiom malice traktis la fiŝojn de Roger kaj Mei, tiu pelatus en malliberejon per piedfrapo ĉe la postaĵo!


Top
 Profile  
 
 Post subject: legxoj pri krueleco al bestoj
PostPosted: Fri Sep 04, 2009 4:40 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Kara Ivan,

Jes ekzistas legxoj, tamen estas problemoj. Vidu la informojn pri la libro Handbook of Australian Animal Cruelty law.

http://www.animalwelfareclc.org.au/Handbook.html

Gxi atentigas ke la legxo ne bone protektas bestojn, ke la legxoj estas malofte uzataj kaj ke la registaro transdonas respondecon al la organizo RSPCA kiu bedaurinde ne havas suficxe da mono por kontentige plenumi tiun rolon.

Amike, Nicole


Top
 Profile  
 
 Post subject: fisxoj ne estas protektitaj
PostPosted: Fri Sep 04, 2009 4:54 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Kara Ivan,

Jen mi trovis pliajn informojn kun la legxa difino de besto. Bedaurinde en tiu legxo fisxoj ne estas konsiderataj kiel bestoj.

Omissions from the Act - fish

Under the Act, 'animal' is defined as any vertebrate, except humans and fish. In other words, it includes all animals with a backbone in the classes of mammal, bird, reptile and amphibian, but not fish .

There is no scientific reason for excluding fish; on the contrary, there is very strong scientific evidence that fish feel pain and fear in much the same way as mammals do. Nevertheless, at present fish have no legal protection whatsoever.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Fri Sep 04, 2009 5:24 pm 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
La legho estas invento de homoj, kaj multaj homoj opinias, ke ili ne povas vivi sen viando, t.e. bestaj kadavroj. Ech tiuj, kiuj kredas sin superaj al ordinaraj homoj manghas viandon, do kiel oni povas atendi kompaton de ili. Ili pensas nur pri si mem, kaj permesas la teruron, kiun chiuj bestoj sentas antaû la mortigo. Ankaû fishoj estas bestoj. Neniu el ni rajtas mortigi iun ajn. Registaroj ne rajtas sendi iun ajn al fremda lando por mortigi senkulpulojn. Sed ili faras tion. La registaroj respondecas pri la leghoj. Ili fakte estas la krimuloj ! Kaj gepatroj kulpas instruante al siaj infanoj kiel kapti kaj mortigi fishon. Iu, precipe la richuloj, iras dimanche en la arbaron por mortigi kaprojn kaj sovaghajn aprojn. Chu vi ankoraû kredas, ke ni vivas en perfekta mondo?


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Fri Sep 04, 2009 9:02 pm 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 9:56 pm
Posts: 78
Location: St Kilda
Kvankam mi ŝatas la mondon, mi ne konsideras ĝin esti perfekta. Kiu diris ke ni loĝas en perfekta mondo?

Al Nicole, kvankam la leĝo taksas fiŝon ne inda je leĝa protektado mi pensas ke nenecese aŭ malice mortigi fiŝon estas kruela. ekz. la fiŝoj de Roger kaj Mei.

Tia fiŝmortigado, kvankam ne procedebla laŭ leĝo de krueleco, estas verŝajne procedebla laŭ detruo de posedaĵo, do ankoraŭ krimo.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Sat Sep 05, 2009 11:34 am 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Se oni prenas la vivon de alia, oni krimas !


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Sat Sep 05, 2009 12:55 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Kara Bob,

Cxu oni rajtas mortigi nenian beston lau vi? Kio pri kulo kiu eniris en vian dormocxambron, malhelpas vin dormi cxar gxi zumas proksime de via vizagxo kaj ecx pikos vin kaj kauzos al vi malkomforton. Cxu ni ne rajtas provi mortigi tiun kulon?

Amike, Nicole


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Sat Sep 05, 2009 2:20 pm 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Ne, kompreneble oni ne rajtas mortigi ghin, kvankam ech mi de tempo al tempo faras tion. La spirito de la kulo, estas devigata piki kaj suchi nian sangon, ghi vershajne ne havas alian eblecon daûrigi sian vivon. Se ghi ne pikus nin, ghi ja mortigus sin. Kaj kiel jam dirite, neniu el ni rajtas mortigi. Ni rajtas pardoni unu la alian, sed ne mortigi iun ajn. Legu la librojn verkitajn de la filozofo Martinus, kaj ne nur liajn !
Kompreneble la puno pro mortigo al kulo estas malpli severa ol la puno pro mortigo al homo, sed oni estos punata. Post nia vivo en homa korpo ni daûrigos la vivon en alia korpo. Kaj espereble ni ne estos enkarnighintaj en la korpo de kulo, char mi jam antaûsentas, ke kuloj ne estas tre felichaj. Ni vivu kaj lasu vivi, chu ne? Nur la buchistoj kaj bienistoj asertas, ke ni bezonas viandon por vivi. Tio ne estas vera. Ni havas sufiche da manghajho sur niaj kampoj kaj ghardenoj. Ni povas manghi panon, rabarbojn, fruktojn, ja ech kukojn ktp. Estas multe da manghajho sur la tero por ni. Kial ni mortigu kaj suferu kanceron la tutan tempon. Ni transprenis relative bonan cerbon kun ni el la spirita mondo. Kial ne uzu ghin?


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Sat Sep 05, 2009 7:58 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
kara Bob,

Mi kontentas, ke la puno por mortigi kulon ne estas la sama kiel por homo. Tamen mi ne kredas, ke estos ia ajn puno. Mi certe tute ne povas kredi pri reenkarnigxo. Morto estas la fino.

Cxu vere ni cxiuj devus farigxi vegetaranoj? Mi ne scias. Sxajne fisxoj, ktp ja estas bonaj por la sano.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Sun Sep 06, 2009 9:59 am 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Jes, povas esti ke fishoj estas bonaj por la sano, sed fishmanghado estas malbona por la fishoj ! Tial mi ne manghas ilin. Mi ne diras, ke vi devas chesi manghi ilin, nur ke mi ne faras tion. Mi estas kontraû chiuj formoj de perfortemo. Se iu iras eksterlanden kaj detruas hejmojn kaj mortigas homojn, mi ne konsideras lin heroo. Mi konsideras lin mortigisto. Li ne meritas medalon. Mankis al li la morala kuragho rifuzi soldatservon. Chu vi scias tion, kio okazas en la buchejoj? Se vi estas nur iom sentema, vi tute ne povus eniri buchejon. La atmosfero vibras de timo, teroro kaj teruro. Kaj tio nur por ke iuj homoj enspezu pli da mono. La registaro permesas tion. Sed, ne, ne chiuj farighu vegetaranoj. Tiun stadion de la vivo oni atingos nur post miloj kaj miloj da enkarnighoj kiel suferanto. Se oni neniam suferas, oni neniam lernos senti kompaton por aliaj.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Sun Sep 06, 2009 8:42 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
bobfelby wrote:
Se oni neniam suferas, oni neniam lernos senti kompaton por aliaj.


Cxu vere, sxajnas al mi ke personoj kiuj mem multe suferis ne estas tre kompatemaj kaj ne tre afablaj. Junuloj kiuj suferis cxar ili havis gepatrojn kiuj ne vere atentis pri ili, ne havos senton de justeco ekzemple kaj do eble sxtelos, ktp.

Personoj kiuj havas felicxan vivon kaj tute ne suferas, supozeble ja sentos kompaton al familio kiu perdis siajn posedajxojn en domfajro ekzemple. Personoj kiuj mem posedas preskau nenion cxar ili dum longe estis senlaboraj ekzemple ne sentos fortan kompaton al familio kiu perdis siajn posedajxojn en fajro.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Mon Sep 07, 2009 5:23 pm 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Jes, shajnas ke vi pravas. Do eble necesas ke ni suferi ech pli por lerni, chu ne? Mi mem pli facile sentas kompaton al bestoj ol al homoj, sed mi konscias pri tiu problemo, kaj esperas lerni kompati ankaû homojn. Oni diras, ke oni bezonas milionojn da reenkarnighoj por lerni kompaton. La plej multaj el ni pensas nur pri sia propra komforto, chu ne?


Top
 Profile  
 
 Post subject: kompatemo
PostPosted: Mon Sep 07, 2009 8:22 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Mi tute ne konsentas. Ni ne bezonas pli suferi, sed malpli suferi. Kompatemo dependas de tio kio okazis al ni en tiu cxi vivo. Ne forgesu, ke iuj homoj ne estas kompatemaj cxar fakte ili estas tro sentemaj. Ili devas esti ne kompatemaj por protekti sin mem. Se ni komencus plori pro cxiu persono en la mondo kiu suferas pro malsano, ktp, ni ne plu povus sukcesi fari ion ajn. La socio multe kuragxigas nin fakte esti malkompatemaj. Cxe la novajxoj ni audas pri fiagoj daure, pri viktimoj. Ni devas lerni ignori tion kio okazas iagrade, kompreneble ni ankau povas trovi manierojn helpi. Kial personoj estas egoistaj? Mi pensas, cxar ili mem havas malfacilan vivon.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Krueleco ne nur al homoj, sed ankaû al bestoj !!!
PostPosted: Tue Sep 08, 2009 9:24 am 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Jes, ankaû tio estas pripensinda. Sed mi opinias, ke ni laûiras tre longegan vojon lernante iom post iom. Ni komencas kiel ameboj kaj iom post iom, laû tio, kion ni lernis, ni promociighas al iu iom pli alta vivformo. Mi ne kredas, ke la tiel nomata homo estas la plej alta kreajho de Dio. Devas esti io multe pli alta, al kio ni devas aspiri. Ni devas lerni multon, fakte chion. Nuntempe la homaro perfektas en buchado ne nur de sendefendaj bestoj, ghi mortigas ankaû unu la aliajn. Niaj registaroj instruas al ni, ke ni estas la plej bonaj el chiuj, kaj ke chiuj niaj najbaroj meritas esti murditaj, kaj ke ni rajtas prishteli ne nur niajn eksterlandajn najbarojn, sed ech niajn enlandajn. Rigardu nur la agojn de la registaroj. Estas la sama en chiuj landoj.


Top
 Profile  
 
Display posts from previous:  Sort by  
Post new topic Reply to topic  [ 19 posts ]  Go to page 1, 2  Next

All times are UTC + 10 hours


Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 0 guests


You cannot post new topics in this forum
You cannot reply to topics in this forum
You cannot edit your posts in this forum
You cannot delete your posts in this forum
You cannot post attachments in this forum

Search for:
Jump to: