|
Kara Ajven ! Estis tre granda ghojo vidi vian reagon al mia opinio ! Kompreneble ni mortigas milionojn da bestoj chiutage, se ne chiuminute. Estas tiom da bestetoj en la aero kaj akvo ktp. ke enspirante kaj trinkante oni ne povas eviti engluti ilin. Tiu chi nia planedo estas planedo de mortigado. Rigardu nur kiom tio plachas al tro multaj el ni ! Ankaû mi havas en mia posedo kelkajn tranchilojn, mi havas ankaû forketojn kaj kulerojn. Per la tranchiloj mi tranchas panon kaj surshmiras buteron sur la panon. Per aliaj tranchiloj iom pli akraj mi pintigas krajonojn. Mi havas neniujn pafilojn. Mi ne bezonas ilin por mia felicho. Iam oni provis devigi min havi pafilon. Mi rifuzis. Oni minacis min per maldungigho. Mi do chirkaûventrigis la pafilon. Oni diris al mi, ke mi devas kontroli, chu ghi estas pafpreta. Mi diris, ke mi ech ne volas tushi la fiachon. Tiam oni lasis min. Evidente mi estis tro bona por ili. Tiun fojon oni ne maldungis min. La bildoj en Klungkung estas instruaj. La bovo vipanta viron signifas, ke ni poste suferos pro tio, kion ni faris al la bestoj en tiu chi vivo. Kaj ne nur al bestoj, ankaû homojn ni devas protekti. Ni havas nenian rajton mortigi ilin. Unu el la tre gravaj leghoj, kiujn oni povas legi en la Vedoj, estas, ke antaû ol mortigi (buchi) belan beston, oni petu ghian permeson. Se ghi permesos, oni promesu, ke ghi rajtos mortigi onin en la venonta vivo. Tio signifas, ke en la venonta vivo oni suferos same kiel la besto suferis en tiu chi vivo. Justeco regu, chu ne? Kaj suferos ne nur la mortigisto, sed ankaû tiu, kiu senhaûtigas la beston, tiu, kiu ghin distranchas, tiu, kiu ghin transportas al al kadavrovendejo, tiu, kiu elmontras ghin de sur la hokoj, tiu, kiu persvadas iun acheti ghin, tiu, kiu achetas ghin, tiu, kiu portas ghin hejmen, tiu, kiu kuiras ghin, kaj kompreneble ankaû tiu, kiu manghas ghin. Shajnas ke unu el la bildoj avertas kontraû malpermesata seksumado, chu ne? Ni lernu tion, dum ni estas chi tie. Ne timu la morton kaj certe ankaû ne la vivon. Kiam venos via vico, vi aû revenos en la uteron de iu virino aû bestino du aû tri sekundojn post via elkarnigho. Se vi bezonos multe pli da lecionoj, vi eble lernos dum proksimume 100 jaroj antaû ol vi revenos.
|