En antaŭurbo de Sidnejo, apud la bela maro, troviĝas hejmo de Esperantisto Roger kaj Mei Springer. Ilia hejmo en Manly estis ankaŭ hejmo por pli ol 250 belaj orfiŝoj, zorge dorlotitaj dum la pasintaj dek kvar jaroj. Tiom bona estis la zorgado de tiuj fiŝoj, ke kelkaj el ili atingis grandecon de 73 centimetroj. Tiaj grandaj orfiŝoj estas ne nur belaspektaj sed ankaŭ valoraj. Oni kalkulas la tutan valoron de tiuj fiŝoj esti pli ol $100,000!
La fiŝoj loĝis en granda kuvo (20,000 litroj) nomata “la kuvo Esperanto”. Tie, en la antaŭa ĝardeno de la familia hejmo de niaj karaj samideanoj, Roger kaj Mei, la arte belega vidaĵo estis ĝuebla por ĉiuj la preterpasantoj. Kaj tiel Roger kaj Mei intencis, ĉar ilia laboro de amo estis libera donaco al homoj kiuj ŝatas vidi belajn aferojn. Mi bone memoras la ĝuon de mi nepino 3-jaraĝa kiam ŝi staris ĉe la rando de la kuvo kaj ekvidis tiom multe da diverskoloraj kaj diversgrandecaj orfiŝoj.
Dum la nokto de jaŭdo, la 20an Aŭguston, iu maliculo verŝis kelkajn litrojn da farbaĵo en la kuvon. La farbaĵo algluiĝis al la brankoj de la fiŝoj, kaj, malgraŭ laborego de Roger, Mei, familianoj, najbaroj kaj preterpasantoj, ĉiuj la fiŝoj suferis kruelan morton.
Per tiu fiago, daŭrante kelkajn sekundojn, laboro de 14 jaroj detruatis.
Raportoj aperis en ĵurnalo jene:
http://manly-daily.whereilive.com.au/ne ... -fishpond/
Ni ĉiuj bone konas la kontribuon de la Springer familio, kaj al Esperanto kaj al la komunumo. Ni sendas al la estimataj Roger kaj Mei niajn sincerajn kondolencojn, esperante ke ili ne perdu esperon kaj daŭrigu la bravan, kuraĝan taskon beligi la mondon spite la agojn de maliculoj.