|
Hodiau iu plusendis al mi mesagxon en kiu estas skribite, ke Bill Gates donos al ni $245 se ni plusendas mesagxon, se la sendito ankau plusendas ni ricevos ankau $243, ktp.
Antau ol gxoji pri kiom facile estos ricevi monon, cxu la personoj haltas por pripensi? Bill Gates ja estas ricxa, sed tiom ricxa ke li povas sendi monon al cxiuj kiuj plusendas mesagxon? Cxiuj ja konas la esprimon Se io sxajnas tro bona, gxi supozeble estas tro bona kaj ne honesta propono, tamen mi pensas, ke multaj personoj estas ege kredemaj kiam ili ricevas retmesagxojn kaj gxojas pri la ebleco ricxigxi kaj plusendas.
Cxu tia naiveco ne maltrankviligas vin?
|