Kompreneble oni rajtas revi. Almenaŭ, mi esperas ke oni rajtas revi ĉar mi ofte troviĝas en revado, ekz. kiom pli bela estus la vivo sur nur mi estus riĉa!
Komprenebla ankaŭ estas la ideo, ke aŭstralianoj ne kontraŭas la anglan lingvon kiel la internacian lingvon.
Tamen, nuntempa studo montras ke la aŭstralia registaro agnoskas la seriozan mankon de fremdlingva studado.
Vidu
http://www.deewr.gov.au/Schooling/Programs/Pages/LanguagesEducation.aspx
Do nia plej bona espero ne estas, ke Esperanto anstataŭu la anglan lingvon, sed ke Esperanto taŭgas kiel malmultekosta alternativo kontraŭ la gravaj lingvoj celataj (ekz. aziaj lingvoj) de la edukaj sistemoj en Aŭstralio.
Laŭ mia sperto, ekzistas granda manko (ekster la privataj lernejoj) de fremdlingvaj instruistoj. Se, ŝtata lernejo estas sufiĉe feliĉa, por havi, ekzemple, indonezilingvan instruiston, la programo fiaskus se tiu instruisto forirus kaj anstataŭatus de japanlingva instruisto. Same, se infano translokiĝas al alia lernejo, kie la lingva instruisto instruas malsaman lingvon.
Tiel ekzakte okazas, eĉ okazadas al miaj genepoj, do bedaŭrinde estas nenia sekvado de lingva instruado en la ŝtataj lernejoj.
Almenaŭ Esperanto ofertas relative malmultekostan solvon, la infanoj povas uzi (ofte plezure) ĝin kaj, plej grave, la lernado iras pli glate, jaro post jaro, eĉ se instruistoj estas malsamaj.