Pasintmonate cxe gazetara konferenco en Germanio Guido Westerwelle rifuzis respondi en la angla lingvo al demando farita de brita jxurnalisto en la angla. La verda partio diris ke ili hontas pri lia rifuzo paroli la anglan.
Auskultu cxe
http://www.youtube.com/watch?v=V5zqt0Jr-GgMultaj argumentas ke ne estis gxentile rifuzi respondi en la angla, kiu ja estas la internacia lingvo.
Kelkaj tamen komprenas, ke cxar li ne perfekte regas la anglan li preferas respondi en la germana.
Cxe la fino de la filmeto ili skribis: "Embarrassing, but true, sorry". Sxajnas al mi, ke ili pensas, kiel li audacis insisti paroli en sia gepatra lingvo.
Kompreneble en Britio ministro ne respondus en la lingvo de la eksterlanda jxurnalisto, sed en la angla.