Seminario okazis en Melburno, Australio la 3an de oktobro 2009. Matene estis prelego de Marcel Leereveld pri klasika esperanto, pri la bezono eviti neologismojn, pri la uzo de la sufikso ujo en landonomoj, pri la neceso ne sxangxi la fundamentan esperanton. Posttagmeze diversaj esperantistoj prezentis ludojn kiuj distris nin, helpis nin lerni novajn vortojn, helpis pli flue paroli.
Franciska prezentis ludon kun demandoj pri la historio de la esperanto movado en Viktorio kaj Melburno, sxi ankau havis demandon pri la nombro de pagxoj en PIV kaj ni konstatis, ke iuj esperantistoj ja ankorau bezonas ekzercadon por povi rapide diri nombrojn en esperanto. Mi prezentis kvizon lau la modelo de la Blockbusters ludo, kiu videblis cxe la televido eble antau 10 jaroj. Cxiuj partoprenantoj lernis almenau kelkajn novajn vortojn. Vidu filmeton pri tiu seminario:
http://www.youtube.com/watch?v=B0tio2LaOuY