Aŭstralia Esperanto forumo

Hosted by freeforums.org
It is currently Sat Dec 19, 2009 11:40 am

All times are UTC + 10 hours



Welcome
Welcome to australiaforumo

You are currently viewing our boards as a guest, which gives you limited access to view most discussions and access our other features. By joining our free community, you will have access to post topics, communicate privately with other members (PM), respond to polls, upload content, and access many other special features. Registration is fast, simple, and absolutely free, so please, join our community today!




Post new topic Reply to topic  [ 12 posts ] 
Author Message
 Post subject: Esperantisto kiu sxatus esti poeto
PostPosted: Wed Oct 21, 2009 11:02 am 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Karaj,

Konatulo de mi kiu ŝatus esti poeto, sed bedaurinde tute ne estas, sendis al mi tion kaj petis ke mi metu gxin sur mian forumon. Tamen li mem neniam legas mian forumon..
La netaŭgulo

Ĉu esperantistoj estas toleremaj,

amikemaj, pardonemaj?

mi ŝatus pensi ke jes,

sed realo ne estas tiel.

Mi devas akcepti ke mi vivas en kruela mondo

Mi deziras esti ŝia amiko

Sed ŝi rifuzas paroli kun mi

ŝi rifuzas legi miajn mesagxojn

ŝi rifuzas respondi al miaj demandoj

Mi ne taŭgas kiel amiko

Mi sentas min tre ofendita

Mi sentas min senvalora.

Neniam antaŭe mi spertis

tian fortan senfinan doloron

Komence de la jaro mi longe babilis kun ŝi,

ridis kun ŝi, admiris ŝian rideton

sed mi ne taŭgas kiel amiko

ŝi rifuzas klarigi kial

ŝia silento frenezigas min

kion mi faris?

Mi devas akcepti

ke ŝi ne deziras doni kialojn

Sed kiel diable akcepti tion?

ŝi juĝis min, ne pretas rekonsideri

mi ne rajtas defendi min

mi ne taŭgas kiel amiko

mi havis grandajn esperojn

ŝi ja estas esperantisto

ŝi ofte skribis al mi

diris ke la ĝuo estis reciproka

ĉu eblas solvi miskomprenojn

la decido estas fina, fina

mi ne taŭgas kiel amiko

la decido estas farita, farita

mi ne taŭgas kiel amiko

mi ne petas amrilaton

nur iom da amikeco

iom da babilado

sed tio ne akcepteblas

mi devas forgesi ŝin

sed kiel sukcesi tion?

ŝi estas unika

ŝi estas tute eksterordinara

ŝi malsamas al ĉiuj personoj

kiujn mi iam ajn renkontis

ĉu iu komprenos min?

fido al homaro estas for

espero estas for

mi ploras..


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Esperantisto kiu sxatus esti poeto
PostPosted: Fri Oct 23, 2009 5:41 am 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 9:56 pm
Posts: 78
Location: St Kilda
Ŝajnas ke Netaŭgulo suferas problemon gravan. Iu alia tiom efikas lin ke devas li suferadi, kaj senĉesa suferado ne estas bona por la sano.

Pro tio ke la suferado okazas pro io ekster la regebla kapableco de Netaŭgulo, li bezonas lerni kiel trakti sin mem por ke aferoj ekster la regebla kapableco ne tiom efiku lin.

Eble, ĉu iu povas konvinki lin iri al profesia konsilisto pri psikologiaj/personecaj aferoj por ricevi bonan konsilon kiamaniere trakti aferojn ekster la regebla kapableco?


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Esperantisto kiu sxatus esti poeto
PostPosted: Fri Oct 23, 2009 7:15 am 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Ajven, mi ja mem konsilis tion al li, sed li respondis ke li jam 2 foje provis cxi jare. Unu psikologo je la dua vizito diris, ke li (la psikologo) jam cxion diris kaj ne scias kion pli li povus aldoni kaj la dua psikologo (virino) tre bone auskultis, sed preskau nenion mem diris, nur ke sxi bone komprenas, ke Netaugulo cxagrenigxis. Do sxajnas al mi, ke Netaugulo nun ne plu vere kredas je la helpokapablo de profesiuloj.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Esperantisto kiu sxatus esti poeto
PostPosted: Sat Oct 24, 2009 12:39 pm 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 9:56 pm
Posts: 78
Location: St Kilda
Do, la konsilistoj efektive diras, ke Netaugulo povu trovi solvon nur en li mem.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Esperantisto kiu sxatus esti poeto
PostPosted: Sun Oct 25, 2009 9:41 am 
Offline

Joined: Sun Jun 28, 2009 5:51 pm
Posts: 7
Eble Netaùgulo bezonas tonikon. Kiam la korpo tro lacig'as baldaù la cerbo ne plu bone funkcias. Oni sinsentas ne kapabla sukcese lukti kun ciu-taga vivo, kaj serc'as helpon.

Antaù ol esti amikeco-taùgulo oni devas unue esti aùtonoma, memstara, Se ne, oni ege ofte bezonas aprobon, recertigon, kurag'igon; oni estas tro peza kaj amikeco malkreskas. Mi ne kritikas Netaùgulon, mi ja spertis same. Sed mi lernis ke oni devas sinmemhelpi. Eble li povus peni fari almenaù unu bonan agon c'iu tage por aliaj personoj, tiel kreskos lia memestimo kaj lia kapablo esti bona amiko.

Bezoni ne estas ami nek amiki, estas manko da memforto. Estas postuli ke la "dezirata amiko" devas zorgi pri oni. Kiam oni estas tro laca, oni ofte sinsentas kaj agas tiel kiel eta infano, sed la elektita amiko/ino havas sian propran vivon. Bonc'ancon, kaj li baldaù havos multajn geamikojn. .


Last edited by hetinjo1 on Mon Oct 26, 2009 7:28 am, edited 1 time in total.

Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Esperantisto kiu sxatus esti poeto
PostPosted: Sun Oct 25, 2009 11:10 am 
Offline

Joined: Sat Sep 29, 2007 9:19 am
Posts: 50
Kiam oni trovas, ke unu el oniaj (ge)amikoj suferas, estas onia morala devo kuraghigi la amik(in)on, ech ne nur kuraghigi, sed ankaû amuzi lin/shin. Kiam suferanto sentas kaj komprenas, ke iuj vere amas lin/shin, li/shi sentos sin multe pli felicha. Iu iam diris, ke ridado estas la plej bona medikamento, chu ne?


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Esperantisto kiu sxatus esti poeto
PostPosted: Sun Oct 25, 2009 9:31 pm 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Mi ne bone komprenas kio okazis al Netaugulo, cxar pasintjare li ja sxajnis esti tre sendependa, memfida persono. Li diris al mi, ke li havas unu tre bonan amikon kaj tio suficxas al li. Cxi jare li ankorau havas tiun bonan amikon, sed tamen li permesas al tiu virino forte vundi lin.


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Esperantisto kiu sxatus esti poeto
PostPosted: Mon Nov 02, 2009 11:23 am 
Offline

Joined: Mon Nov 02, 2009 11:18 am
Posts: 1
La situacio de Netaugulo memorigas min pri la paro, kiu estis preta amori kiam iu frapis je la pordo. Unu el ili foriris al la pordo , kriante al la alia :'Ne gravas , komencu sen mi!"


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Esperantisto kiu sxatus esti poeto
PostPosted: Tue Nov 03, 2009 5:52 am 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Mi bonvenigas sxercojn sur mian forumon, sed cxu vere estis la tauga loko por meti sxercon, sur pagxon kie iu esprimas senesperon? Cxu tio ne donas impreson, ke vi ne serioze traktas lian "situacion"? Eble vi ecx estas la persono pri kiu netaugulo skribis


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Esperantisto kiu sxatus esti poeto
PostPosted: Tue Nov 03, 2009 2:12 pm 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 9:56 pm
Posts: 78
Location: St Kilda
Jes, Steleto ŝajne posedas pikan sencon de humoro ĉu ne? Same kiel mi, steleto pensas ke ridado estas efika kuracilo!

Se Netaŭgulo plibone kuraciĝu per serioza traktado, mi serioze sugestas ke Netaŭgulo legu libron de Alain De Botton - La Konsoloj de Filozofio (The Consolations of Philosophy). Aŭ Netaŭgulo mem legu tiun libron (Penguin Books do facile havebla) aŭ la amiko legu kaj sciigu al Netaŭgulo pri la bonaj konsiloj kaj bonaj ekzemploj de la netimigemaj filozofistoj kiaj:

Socrates: Konsolo por senpopulareco
Epicurus: Konsolo por manko de mono
Seneca : Konsolo por frustrado (frustration)
Schopenhauer: Konsolo por rompita koro
Nietzsche: Konsolo por malfacilaĵoj


Eble por Netaŭgulo, Schopenhauer estas plej taŭga!


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Esperantisto kiu sxatus esti poeto
PostPosted: Tue Nov 17, 2009 7:38 am 
Offline

Joined: Sun Sep 30, 2007 10:45 pm
Posts: 55
Location: Melburno
Nicole, vi suspektas ke Steleto estas iu alia ol li/sxi vere estas pro tio ke estas via kutimo uzi multe da diversaj identecoj.
Kiel Netaugulo diras en sia "poemo" esperantistoj devas esti "toleremaj, amikemaj, pardonemaj". Li uzas ruzojn , trompas nur por la bono de la persono, kiun li deziras trafi, cxu ne?
Kia bela ekzemplo de ruza maniero tordi la vortojn por provi racie pravigi sin kaj altiri al si kompaton - kvankam lau la respondoj li ne brile suksecis tiucele- !
:cry: :lol: Vi elektu!

_________________
mfmt


Top
 Profile  
 
 Post subject: Re: Esperantisto kiu sxatus esti poeto
PostPosted: Wed Nov 18, 2009 7:04 am 
Offline
Site Admin

Joined: Fri Sep 28, 2007 8:05 pm
Posts: 199
Location: Sidnejo, Australio
Sunamanto, cxu tio estas via vera nomo? Certe ne.

Jen viaj propraj vortoj:
"Se sxi bezonas kasxi sin, tute evidente sxia intenco estas nek sana nek honesta". Do sunamanto, kial vi ne uzas vian veran nomon por skribi en tiu cxi forumo, cxu vi bezonas kasxi vin?

Sur la reto kromnomoj estas tre oftaj, ne estas bezono vidi malhonestecon nur cxar iu uzas kromnomon.


Top
 Profile  
 
Display posts from previous:  Sort by  
Post new topic Reply to topic  [ 12 posts ] 

All times are UTC + 10 hours


Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 0 guests


You cannot post new topics in this forum
You cannot reply to topics in this forum
You cannot edit your posts in this forum
You cannot delete your posts in this forum
You cannot post attachments in this forum

Search for:
Jump to: