|
Mi estas jam konvinkita ke ni devas uzi la Zamenhofan sistemon. Provu tion, kaj nelonge poste vi ne plu havos problemojn. Necesas iom pli profunde pensi ol oni ghenerale faras, sed tio ne malsanigas la cerbon. Plej facile estas pensi pri la mondo kvazaû ghi konsistus el du partoj, la malnova kaj la nova. La regnoj de la malnova mondo estis - aû eble ankoraû estas - regholandoj. Tiujn landojn oni logike nomas laû la originaj enloghantoj, char hodiaû oni loghas - aû almenaû devus rajti loghi - kie ajn en la mondo, char ni chiuj naskighis sur la planedo, kaj do rajtas transloghighi kiam kaj kien ajn. Se tio ne estas permesata, kulpigu la registarojn, kiuj daûre kreas kontraûhomajn leghojn kaj regulojn. Mi - kaj ne nur mi - havas du hundojn. Ili bojas kaj faras teruran bruon, kiam iu(j) alproksimighas al nia enirejo. Chu vi povas kompreni la komparon? Niaj registoj agas tute same kiel la hundoj. La ununura diferenco estas, ke la hundoj estas amikighemaj ! Se origine loghas danoj en iu lando, oni nomu tiun landon Danujo, aû eble Danlando. Se iu(j) landoj ne estas enloghataj de nur unu gento, sed de multaj gentoj, ghi apartenas al la nova mondo, kaj tial ghia finajho estu "io". Tial oni diras "Aûstralio", char en ghi loghas tiom da malsamaj gentoj. Rimarku ke "io" estas tre maltaûga finajho. "Germanio" tute ne estas lando. La originaj enloghantoj estas germanoj, tial la lando nomighu "Germanujo". Laû Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto "Germanio" estas elemento, malofta metalo, atomnumero 32, atompezo 72,6. Same pri la lando de la francoj. "Francio" estas Elemento, atomnumero 87, atompezo 223. Estas multaj tiaj ekzemploj en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Mi petas vin mem konsulti ghin kaj ne plu uzadu la "io"-finajhon por la landoj de la malnova mondo ! Ankaû Nederlando, Irlando kaj Islando apartenas al la malnova mondo, sed char iliaj enloghantoj ne nomighas "nederoj", "iroj" kaj "isoj" oni ne povas uzadi "io" por la finajhoj de iliaj landoj. Tial en Esperanto necesas nomi la enloghantojn laû la nomo de la landoj. Tial la enloghantoj nomighas "nederlandanoj", "irlandanoj" kaj "islandanoj". Oni do aldonas la finajhon "ano" al la nomo de la lando, en kiu ili loghas. Pli multon mi povus diri pri tio, sed mi konsideras vin chiujn sufiche inteligentaj por mem vidi la logikon en chi tio. Chiun gloron al Zamenhof, kiu elpensis tion. Chu vi eble kredas, ke vi povas plibonigi tion?
|